13. Tra la Mondo (1)
Lunde Petro devas denove labori, sed Maria akceptis akompani la grekon en liaj promenadoj tra la urbo. Estas la komenco de decembro, kaj en la lernejoj, kie ŝi instruas, jam komenciĝis la somera libertempo. Filipo kaj Maria kuniras al la plaĝo ĉiujn matenojn, kaj promenas aliloke en la posttagmezoj. Ili suprenveturas la Sukeran Panon kaj aliajn belajn montojn. Maria multe interesiĝas pri la vojaĝoj, kiujn Filipo rakontas al ŝi. En la plaĝo ili parolas:
Filipo: Svedio estas vere mirinda lando. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ en la nordo de Svedio estas tre malvarme kaj malhele? Tie jam komenciĝis la longa vintra nokto...
Maria: Mi jam aŭdis pri tio. Ĉu vi jam vojaĝis al Norda Svedio?
Filipo: Jes, sed somere. Mi tre malŝatas malvarmon. Kompreneble, mi estis en Svedio en la eŭropa somero, ne en la sud-amerika somero.
Maria: Certe. Somero en Brazilo iras de decembro ĝis marto...
Filipo: ... kaj en Eŭropo, de junio ĝis septembro. Kiel vi scias, en la sudaj landoj la tagoj estas longaj en decembro kaj mallongaj en junio. En Eŭropo okazas ĝuste la kontraŭo. Mi estis en Norda Svedio en julio, kaj vidis tie la longan someran tagon kaj la noktomezan sunon.
Maria: Kiel longe tiu tago daŭras?
Filipo: Tie, kie mi estis, ĝi daŭras kvar semajnojn.