13. Tra la Mondo (2)
Maria: Kaj ĉu ĝi estas varma?
Filipo: En la urboj, jes. Mi estis en Lulea, ĉe esperantistaj geamikoj. Tamen en la malproksimo vidiĝis montaro kovrita de neĝo.
Maria: Mi neniam vidis neĝon... Ĉu ĝi estas bela en la realo?
Filipo: Ĝi estas bela en la montaroj, kiel en Svedio. Tamen en la grandaj urboj la falinta neĝo ofte fariĝas glacio. Tia glacio estas malbela kaj malagrabla. Se oni ne atentas, oni povas gliti kaj fali.
Maria: Kaj kiel la enloĝantoj de Lulea sukcesas travivi la longan vintran nokton?
Filipo: Tre facile. La vivo en Svedio estas tre komforta. Svedio estas tre riĉa, eĉ en la malgrandaj urboj. En Lulea, ekzemple, estas granda komerca centro. Ĝi estas kovrita de duobla vitro, kaj ni nur bezonas eliri el ĝi por reiri hejmen. Tie ni povas longe resti en varmo kaj lumo. Estas manĝejoj, amuzejoj, kafejoj, laborejoj, vendejoj kaj pluraj agrablaj lokoj por renkontiĝoj kaj interparolo.
Maria: Parolante pri malvarmaj landoj, mi deziras malvarmigi min: unue mi aĉetos glaciaĵon, kaj poste mi reiros al la maro. Ĉu vi akompanos min?
Filipo: Volonte.
Kaj tie, sur la varmega somera sablo de Kopakabana, Filipo daŭre priskribas la belecon de la neĝaj montoj de Svisio kaj de Norda Svedio. Kaj la amikeco inter li kaj Maria ankaŭ pli varmiĝas danke al la internacia lingvo Esperanto, kiun ili flue kaj bele uzas.