14. En la Sambo-Lernejo (1)
Vendrede Maria havas ideon, kiu tre plaĉas al Filipo. Hodiaŭ vespere estos provludado en granda sambo-lernejo, kaj la eniro de vizitantoj estos permesata. Maria konas plurajn sambistojn tie, kaj opinias, ke ilia ludado meritas la ĉeeston de Filipo.
Filipo: Tio estas bonega ideo, Maria. Kaj mi jam scias, ke ankaŭ vi estas tre lerta sambistino.
Maria: En mi estas iom da nigra sango el iu malproksima praulo. Kiam ĝi varmiĝas, la sambo venas tute nature. Mia korpo moviĝas en la ĝusta ritmo, kaj miaj piedoj akompanas la muzikon senlace kaj senhalte...
Filipo: Vi estas vere karnavalema...
Maria: Mi estas ordinara brazilanino. Jen ĉio.
Je la deka vespere, Maria kaj Filipo alvenas al la sambo-lernejo. Ĝia enirejo estas plenplena. La homoj puŝas unuj la aliajn por plirapidigi la eniron. Ili apenaŭ eniris, kaj la muzikestro vokis Marian por kanti kun ili. Li kondukas ŝin kaj Filipon dekstren kaj maldekstren inter la amasiĝintaj tabloj, ĝis unu, kie estas du malplenaj sidlokoj, apud la mizikistaro.
Maria kantas la lastjaran sambon de la sambo-lernejo. Ĥore, la popolamaso akompanas ŝin. Poste ŝi dancas kun Filipo, kiu rapide lernas la varman ritmon de la sambo. Kiam la muziko haltas, por la ripozo de la muzikistoj, Filipo parolas:
Filipo: Tiu ĉi balo estas tre agrabla... sed mia lango estas seka. Ĉu vi trinkos refreŝigaĵon kun mi?
Maria: Volonte. Kaj krome mi estas iom laca.