14. En la Sambo-Lernejo (2)
Filipo alportas du grandajn glasojn kun brazilaj fruktaj refreŝigaĵoj, sidiĝas apud Maria, kaj parolas.
Filipo: Se mi estus pli juna, mi enamiĝus al vi. Tamen vi meritas pli junan kaj pli belan edzon ol mi.
Maria: Ne diru tion, sinjoro Filipo. Vere niaj aĝoj estas malsamaj. Sed vi estas tre agrabla kunulo, kaj meritas havi bonan edzinon. Kial vi neniam edziĝis?
Filipo: Mi plurfoje enamiĝis, sed ĉiam aperis iu malhelpo... Unue, en Turkio, kiam mi estis juna, mi volis edziĝi al juna turkino. Ŝi havis la plej belajn okulojn, kiujn mi jam vidis. Ŝi estis bruna. Havis longajn kaj nigrajn harojn. Mi surgenue diris al ŝi, ke mi ne povas vivi sen ŝia amo.
Maria: Kaj poste?
Filipo: Ŝiaj gepatroj estis kontraŭ nia geedziĝo, ĉar niaj religioj estas malsamaj.
Maria: Kaj vi neniam plu enamiĝis?
Filipo: Kontraŭe. Plurfoje. Estas Sonja, la gracia svedino... blanka kiel neĝo... Ŝiaj vangoj kaj lipoj estas ruĝaj, kiel aŭroro... kaj ŝiaj haroj, kiel oro, brilas sub la sunaj radioj. Ŝi estas mia norda reĝino.
Maria: Kaj kial vi ne prenas ŝin kiel edzinon?
Filipo: Ĉar estas ankaŭ la japana Joŝiko. Oni diras, ke japana edzino estas la plej amika... ke ŝi ĉion faras por plaĉi al la edzo...
Maria: Do vi devus...
Filipo: ... kaj estas ankaŭ la franca Johanino... Ŝi havas ne nur la tutan ĉarmon, sed ankaŭ la elegantecon de parizo.
Maria: Do vi havas multajn amatinojn. Vi povus facile edziĝi.
Filipo: Malfacile, Maria. Mi ne kapablas elekti... Mi amas ĉiujn... Al ili ĉiuj apartenas mia koro!
Maria: Sinjoro Filipo, vi diras tion por amuzi min...
Filipo: Kiel elekti, Maria? Kiel elekti?
Kaj certe Maria, la varma kaj ĉarma brazila instruistino, fariĝos plia amatino en la vasta kolekto, kiun Filipo portas en sia koro. Se liaj amatinoj estas tiel ĉarmaj, kiel li povos elekti unu por geedziĝo?