15. La Zamenhofa Tago
Ĉi tiun jaron, la 15-a de decembro estas sabato. Kiel en aliaj urboj, ankaŭ en Rio-de-Ĵanejro la esperantistoj festas la datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof. Filipo iras kun Maria al la Esperanto-klubo.
Maria: Sinjoro Filipo, oni certe petos, ke vi diru kekajn vortojn pri Zamenhof.
Filipo: Mi volonte akceptus, sed kredas, ke Karlo pli bone konas lian vivon kaj liajn verkojn.
Maria: Mi legis kelkajn, kaj tre ŝatas ilin. Precipe la poemojn.
Filipo: La vivo de Zamenhof estas leciono pri obstino kaj pacienco. Li akceptis la frapojn de la malamikoj sen iu ajn plendo. Ne gravas, ke multaj homoj mokas pri ni. Ne gravas, ke velkintaj folioj kaj branĉoj falas. Ni marŝos antaŭen, diskonigante kaj instruante la internacian lingvon, kiel malgranda guto, kiu konstante falas sur malmolan rokon. Iam ĝi traboros tiun rokon kaj atingos la finan celon. Tiel Zamenhof parolis.
Maria: Esperanto estas majtra verko. Kaj certe la mondo estos pli bona, kiam ĝi uzado okazos en ĉiuj fakoj de la internacia vivo.
Filipo: Tamen, necesas, ke estu pli da realistaj homoj inter ni. Mi, ekzemple, ne nur pro idealismo uzas Esperanton: La internacia lingvo estis tre utila en miaj vojaĝoj.
Maria: Kaj ĝi estas tre utilaj por miaj lecionoj. Mi multon lernas en mia korespondado, kaj en la Esperantaj libroj. Ĉiu lingvo estas kiel fenestro, kiun ni malfermas por pli bone vidi la mondon. Sed Esperanto estas grandega fenestro, per kiu ni vidas samtempe la tutan mondon. Kaj ankaŭ niaj unuaj interparoloj estas tre instruaj por mi. Mi certe havos multajn interesajn aferojn por rakonti al miaj lernantoj en la proksima jaro.
Kaj Filipo kaj Maria daŭre parolas pri Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj lia majstroverko -- la internacia lingvo Esperanto. La festo de la 15-a de decembro estas justa memorigo pri ambaŭ.