16. Ni Volas Pacon (1)
La vetero de la dua dimanĉo de Filipo en Rio denove esti agrabla. Ges-roj Duran invitis lin kaj Marian por tuttaga promeno al ilia somerdomo, unu horon for de Rio. La du invititoj kaj la familio Duran veturis en la sama aŭtomobili, kaj rigardis la belegan pejzaĝon. La lazuro de la sennuba ĉielo ŝajnis ĵus lavita. Ili vojaĝis nordokcidenten. Foririnte el la marborda vojo enlanden, ili sekvas kelkajn minutojn kaj, preterpasante malgrandan vilaĝon, Filipo subite ekkrias:
Filipo: Ho! Vi du tion!
Duran: Kion?
Filipo : La nomo de tiu vilaĝo estas Lidice. Haltu iomete, por ke mi faru fotografaĵojn por sendi al mia ĉeĥa korespondantino.
Maria: Kial tiu nomo tiel gravas por vi?
Filipo: Ĝi estas la nomo de ĉeĥa vilaĝo, kiun la germanoj detruis dum la milito...
Maria: Do tie okazis grandega batalo, kun multaj kanonoj... Ĉu?
Filipo: Tute ne. La urbo jam estis okupita, kaj la mortigado okazis per fusiloj. La afero estis jena: iu mortigis germanan gravulon tie, kaj la militestro ordonis, ke nenio restu staranta aŭ vivanta en tiu vilaĝo. Ĝiaj ducent viroj estis senkompate mortpafitaj. La virinoj estis senditaj al la plej teruraj malliberejoj, kaj preskaŭ ĉiuj mortis tie. Kaj la infanoj estis disigitaj tra la lando.
Maria: Tio estas krimo! Tiuj homoj estis senkulpaj!
Filipo: Ĉiu milito estas krimo! La okupantoj de Lidice volis malaperigi ĝin el la mondo, por ke ĉiuj forgesu ĝin... Sed vane! Kiam la homaro sciiĝis pri tiu monstra agado, multaj vilaĝoj aperis kun tiu sama nomo.
Ilona: Mi jam aŭdis tion.
Filipo: Mi ne nur aŭdis: mi vizitis la rekonstruitan vilaĝon kaj ĝian muzeon. Mi sendos tiun ĉi fotografaĵon al mia ĉeĥa korespondantino, kiu akompanis min tien. Ŝi diris al mi, ke inter la mortigitoj de Lidice estis almenaŭ unu esperantisto.