16. Ni Volas Pacon (2)
Duran: Esperanto multe suferis dum tiu milito. Eĉ la germanoj suferis...
Filipo: Ĉiuj suferis! En milito ne estas venkintoj: ĉiuj perdas... sed kelkaj perdas pli ol la aliaj...
Ilona: Ekzemple, la poloj!
Filipo: Jes. La parto de Varsovio, kie iam Zamenhof loĝis, estis tute detruita. Mi vizitis ĝin antaŭ kaj post la rekonstruo. Sur la detruaĵo staris Esperanta flago, starigita de kelkaj amikoj miaj...
Duran: Mi opinias, ke la japanoj suferis eĉ pli.
Filipo: La komparo estas malfacila. Mi vizitis ankaŭ Hiroŝiman, kaj multe informiĝis pri ĝia sufero en tiu terura tago de aŭgusto 1945. Nur en tiu tago, sepdek kvin mil homoj mortis en Hiroŝima, kiu ŝajnis kovrita de fajro.
Maria: Estus preferinde, ke la homoj neniam estus eltrovintaj la atoman energion...
Ilona: Ŝajnas, ke la koro de la homoj restas tiel malbona, kiel en la pasinto. Tamen ili nun kapablas pli efike pafi kaj trafi. Eble mankas religio...
Filipo: Mia Dio! En miaj du karaj landoj estas du religioj, kaj ĝuste pro tio grekoj kaj turkoj tiel ofte ofte malpacas! Mi naskiĝis en Smirno, el greka familio, sed ankaŭ havis turkan avinon, kaj egale amas ambaŭ branĉoj de mia familio. Por mi la plej bona donaco de la ĉielo estos porĉiama paco inter grekoj kaj turkoj!
Duran: Ni ĉiuj estas esperantistoj. Ni volas pacon por la tuta mondo. Ni deziras, ke ĉiuj mondestroj estu saĝaj kaj neniam plu militu.
Post tiu mallonga restado en la brazila vilaĝo Lidice, kiu elvokis tiom da teruraj memoraĵoj, niaj amikoj daŭrigas sian veturadion en la bela dimanĉa vetero.