17. Kristnasko
La plejmulto el la brazilanoj estas kristanoj. Kaj la 25-a de decembro alproksimiĝas. En tiu tago oni festas la naskiĝon de Kristo. La 23-a de decembro estos dimanĉo, kaj la 24-an kaj la 25-an la sidejo de la Esperanto-klubo estos fermita. Tial Filipo kaj liaj novaj brazilaj amikoj organizos kristnaskan feston sabate, la 22-an de decembro.
Ankaŭ Filipo estas kristano. La greka kristanismo estas iom malsimila al la brazila, precipe pri kelkaj negravaj eksteraĵaj punktoj. Kaj la religia arto de Grekio estas mondfama. Filipo mem estas artisto. Li prenas larĝajn kaj dikajn paperfoliojn kaj plurajn boteletojn kun kolora inko, kaj komencas desegni. Lia arta laboro estas delikata kaj preciza: ĝi ŝajnas tiuj pentraĵoj, kiujn oni vidas en grekaj kaj rusaj preĝejoj. Li faras multajn tiajn ornamaĵojn, kaj kalkulas ilin laŭ la mezuroj de la muro, kiun oni vidas en la enirpordo. Poste li kaj Petro fiksas tiujn paperfoliojn sur la muron, de la planko ĝis la plafono.
En alia momento, Filipo kaŝe prenas blankajn kartetojn kaj faras ĉiajn desegnaĵojn, kiuj venas al lia kapo: karnavalajn kaj religiajn; precizajn bildojn kaj strangajn surrealaĵojn; kaj ankaŭ kelkajn ŝajne tute sensencajn miksaĵojn de koloroj. Finfine li skribas sub tiuj desegnaĵoj kristnaskajn kaj novjarajn bondezirojn. En kelkaj kartoj liaj vortoj estas seriozaj. En aliaj, ili estas spritaj kaj amuzaj.
Filipo prenas kovertojn, enmetas la kartojn, kaj komencas skribi la nomojn kaj adresojn de siaj amikoj en pluraj landoj. Tiujn li gardas en sia paperujo. La ceterajn -- adresitajn al liaj novaj amikoj en Rio -- li apartigas kaj metas en tirkestojn. Tiujn ĉi li nur disdonos dum la kristnaska festo.
Maria prunteprenas de sia patrino malgrandan artefaritan kristnaskan arbon, kaj starigas ĝin sur grandan tablon, kie poste oni ankaŭ metos kristnaskajn donacojn de unuj al la aliaj. Petro ornamas la arbon, kaj pendigas inter ĝiaj branĉoj kelkajn kolorajn lampojn.
Aliloke Petro uzas kolorajn paper-rubandojn de proksimiĝanta karnavalo por fini la ornamadon de la salono. Poste Filipo, Petro kaj Maria rigardas kun plezuro la belegan rezulton de sia kuna laboro. Ili nun povas ripozi kaj atendi la tagon de la kristnaska festo.