18. La Kristnaska Festo (1)
Sabate, la 22-an de decembro, Filipo vekiĝas malfrue. Li forgesis peti, ke la hotel-servistoj veku lin per telefono. Li rigardas sian horloĝon kaj rimarkas, ke jam estas preskaŭ la deka horo. Li rapide ellitiĝas, kaj, dum li vestiĝas, li parolas al si mem:
Filipo: Nu, Filipo! Kion vi faros nun? Vi promesis alveni frue al la klubo por vidi, ĉu ĉio estas en ordo, kaj helpi aranĝi la kristnaskan tablon kaj meti tien la donacojn... Eĉ la donacojn vi ankoraŭ ne aĉetis! Kaj vi scias, ke la vendejoj estas plenplenaj kaj ke vi tre malmultajn vortojn lernis en la portugala lingvo... Kaj krome vi bezonas iri al la hartondisto. Vi certe malfruiĝos, kaj viaj amikoj certe plendos!
La telefono sonas, kaj Filipo parolas:
Filipo: Bonan tagon, Petro! Vi estis tre ĝentila veni ĉi tien! Venu supren, ĉar mi ankoraŭ ne estas preta... Mi forgesis peti, ke oni veku min... Do atendu tie, ĉar mi bezonas nur kelkajn minutojn.
Filipo rapide laviĝas kaj prenas la matenmanĝon, kiun la servistino ĵus alportis, kaj malsupreniras.
Petro: Vi rapide pretiĝis. Kien ni iros?
Filipo: Unue bonvolu akompani min al iu hartondisto. Poste mi volas aĉeti kelkajn donacojn por la hodiaŭa festo.
Petro: Do ni rapidu, por ne malfruiĝi.