18. La Kristnaska Festo (2)
Ĉio estis rapide kaj trafe farita. Kaj la kristnaska festo komenciĝas, kiel programite. Post kelkaj minutoj oni petas silenton, kaj Karlo turnas sin al la ĉeestantaro per la jenaj vortoj:
Karlo: Oni petis, ke mi parolu al vi en la nomo de la estraro de nia klubo, kaj mi tion faras nun. Vi estis tre afablaj veni hodiaŭ en tiel granda nombro. Mi dankas vin. Hodiaŭ estas nia kristnaska festo. Tamen mi ne parolos pri festoj kaj eksteraĵoj, sed pri la vera spirito de Kristnasko, kiun malmultaj komprenas. Plejmulte, ni estas kristanoj, sed ne ĉiuj. Por kelkaj el vi, Dio ne ekzistas. Por aliaj, estas pluraj dioj. Por la plejmulto el ni, Kristo estas Dio. Por aliaj, li estis simpla homo. Tamen ni ĉiuj konsentas, ke, kiel homo, Kristo estis grandega, mirinda. Tio sufiĉas por nia nuna komuna pripensado.
En la ekstera mondo pluraj konsideras Kristnaskon kiel tagon por manĝego kaj amuziĝo. Tamen, tute kontraŭe, ĝi estas tago por ploro kaj doloro. Li volis savi niajn animojn kaj fari el nia mondo paradizon. Tamen nia mondo ankoraŭ estas plena je armiloj. Niaj koroj ankoraŭ estas plenaj je malamo. Grizaj nuboj en nia ĉielo montras la eblecon, ke nova mondmilito okazos. La situacio estas tre serioza.
Karaj amikoj, ni kune levu niajn voĉojn al Dio, aŭ al la "potenca senkorpa mistero", kiu regas nian mondon. Bonvolu ĉiuj aŭdi kaj ripeti miajn vortojn:
"Ĉionpova Fortego, gvidu niajn paŝojn laŭ la ekzemplo de Kristo. Lumigu nian vojon, forigu ĉiujn armilojn el niaj danĝeraj manoj kaj mensogojn el nia buŝo. Donu saĝon al nia kapo kaj amon al nia koro."
Kaj feliĉan Kristnaskan al vi ĉiuj!
Unu semajno post Kristnasko estis la jarfino. Filipo kaj Maria pasigis sian noktomezon en balo nomita "Unua karnavala krio". Komenciĝis la dumonata prepariĝo por la plej granda brazila popolfesto. Sed Filipo malĝojas pro la fakto, ke li baldaŭ bezonos reiri al Eŭropo kaj lasi siajn amikojn el tiu ĉi gastama lando.