19. La Lasta Leciono (1)
Karlo estas bonega instruisto. Li zorgas ne nur pri en-klasaj kursoj, sed ankaŭ pri kursoj per radio, per televido kaj per korespondado. Ili estas tre efikaj. Karlo jam verkis la komencajn paĝojn de libro taŭga por memlernado. Ĝi komenciĝas tre facile kaj progresas ŝtupon post ŝtupo, paŝon post paŝo. En la lastaj lecionoj la lernantoj studas la lingvon ĝisfunde,lernas paroli flue kaj bele, kaj tuŝas gravajn temojn por siaj estontaj interparoloj en Esperanto.
La ĉefaj sekretoj de la instru-maniero de Karlo estas la jenaj: 1) iom da ripetado, sed ne tro multe, por ne perdi tempon; 2) legado de interesaj temoj, por ĉiam kapti la atenton de la lernantoj; kaj 3) uzo de vortoj ofte troveblaj en la ĉiutaga interparolo kaj en la plej bonaj verkoj. Karlo ankaŭ konsilas, ke la lernantoj ofte kantu en Esperanto kaj klopodu memorigi la vortojn. Pro tiu celo li disdonas taŭgajn kanteblajn tekstojn.
Filipo interesiĝis pri la maniero, kiel Karlo instruas. Tial Karlo invitis lin ĉeesti la lastan lecionon de lia speciala kurso por sciencistoj kaj studentoj plurfakaj.
En la lasta leciono ĉiu lernanto faras paroladeton pri iu libere elektita temo. Filipo ĉeestas tiun lecionon kaj rimarkas, ke la lernantoj ne nur flue uzas la lingvon, sed ankaŭ tre klare kaj precize prezentas siajn ideojn.
Iu studento pri informado parolas pri la "silenta lingvo de la korpoj kaj de la objektoj". Laŭ li, personoj ofte mensogas, kiam ili parolas, sed la korpoj kaj la objektoj malfacile kaŝas la verajn sentojn de la parolanto. Kelkaj personoj diras: "mi estas via amiko, kaj nur deziras pacon"; kaj samtempe ĵetas bruligan rigardon al la nomata amiko, kaj ĵetas fingron en la aeron, kiel armilon, proksime al la vizaĝo de la timanta aŭskultanto. Aliaj diras, ke ili opinias sin simplaj homoj, egalaj al ĉiuj aliaj, sed parolas kun rekte staranta korpo kaj plilongigita kolo, montrantaj fieron, kaj kun kvazaŭ-flaranta nazo, kiu ŝajnas diri: "io putras en mia najbaraĵo". Koleron kaj fieron nia korpo malfacile kaŝas. Same timemo kaj malgajo estas ankaŭ nekaŝeblaj. Malsupren rigardantaj okuloj kaj klinitaj kapoj ofte multon diras. Kaj kelkaj glitantaj manpremoj malkaŝas la mensogemon de iuj, kiuj ŝajnigas amikecon pervorte.