19. La Lasta Leciono (2)
Same, domo, vestaĵoj kaj pluraj aliaj objektoj priskribas la personecon de siaj posedantoj kaj uzantoj. Senfenestraj kaj larĝfenestraj domoj, multkoloraj kaj nigrecaj vestoj montras malsamajn personecojn aŭ anim-statojn. Eĉ paperkorboj ofte malkaŝas gardemon kaj forĵetemon.
Intence aŭ senintence niaj korpoj kaj aliaj objektoj parolas internacian lingvon. Kaj ni pli taŭge juĝas homojn laŭ tiu silenta lingvo ol laŭ la vortoj, kiujn ili diras. Kaj tiel ni povas ankaŭ juĝi niajn proprajn ecojn. Kiel ni rigardas? Kiel ni marŝas? Kion ni havas kaj montras? Kaj kion ni kaŝas? Kion ni volas diri, kaj kion ni vere diras per nia "silenta lingvo"?
La aliaj paroladoj de tiu lasta leciono estis same bonaj. Du studentoj parolis pri sporto. La unua pri enakvaj sportoj kaj ilia utilo por la sano. La alia parolis pri la historio de la pilko kaj de la sportoj, kiuj uzas ĝin: piedpilko, manpilko, ktp. Poste li parolis pri la maniero ruligi kaj ĵeti la pilkon: per du manoj, per unu sola mano, per piedfrapo, per la kapo, per la brusto, per la genuo, kaj eĉ per la ventro.
La sumo de la konoj transdonitaj dum tiu vespero estis rimarkindaj. Kelkaj parolis ne nur pri la stato de pluraj aferoj, sed ankaŭ pri ĝiaj kaŭzoj kaj eblaj sinsekvoj. Aliaj parolis pri la rilatoj inter kelkaj ŝtatoj de la mondo. La plej interesa montris la diferencojn inter la evoluintaj nordasj landoj kaj la evoluantaj sudaj landoj, kiuj klopodas malpligrandigi tiujn diferencojn...