19. La Lasta Leciono (3)
Estis parolado pri la bezono malrapidigi la kreskadon de la enloĝantaro de la malriĉaj landoj. Alia, pri la eblaj kialoj de la kreskanta ondo de krimoj en la ĉefaj urboj de pluraj landoj. Alia, pri flugantaj "teleroj", kaj ebla ekzisto de pli inteligentaj estuloj en iu malproksima stelaro.
Nun aŭdiĝas la lasta parolado. Iu sciencisto parolas pri insektoj, kiuj regule detruas la homan produktaĵon. Ekzemple, fruktarbojn. La homoj eltrovas efikan mortigilon kontraŭ tiu insekto. Multaj mortas, sed ne ĉiuj. Kaj tiuj, kiuj restas, ŝanĝiĝas. Kaj tiu mortigilo neniam plu efikos, kaj la homoj bezonas eltrovi alian. Kiu finfine venkos? Ĉu la homoj? Ĉu la insektoj? Ĉu la homoj, rimarkante, ke ili neniam sukcesos venki la insektojn, decidos manĝi ilin por ne morti pro malsato?
Filipo foriras el la lernoĉambro sen iu ajn dubo, ke Karlo estas tre lerta instruisto, kaj ke Esperanto estas tre taŭga lingvo por la preciza transdono de ĉiuj gravaj informoj ekzistantaj en la nuna mondo.