20. La Adiaŭo de Filipo (1)
Filipo venis al Rio por 15 tagoj kaj restis tie ĉi pli ol unu monaton. Multo okazis en tiu tempodaŭro. Li fariĝis grava parto de la amika rondo, kiu ĉeestas la kunvenojn de la loka Esperanto-klubo. Tamen la adiaŭa tago alvenis. Oni jam atendas lin en Sanpaŭlo, la alia grandega urbo de Brazilo. De tie li iros al la fama akvofalo Igaŭsu, en la landlimo, kaj tie forlasos Brazilon por viziti plurajn aliajn landojn de Suda Ameriko. Li nur vojaĝos per trajno kaj per aŭtobuso. Tiel li havos pli da ebleco konatiĝi kun la landoj, kiujn li trairos.
Liaj amikoj en Rio multnombre akompanas lin al la interurba aŭtobusa stacidomo. El tiu stacidomo aŭtobusoj foriras al Sanpaŭlo ĉiun hor-kvaronon.
La adiaŭa horo alvenis. Filipo parolas:
Filipo: Estimataj amikoj, mi bezonas adiaŭi. Mi ne scias, ĉu mi iam revenos al via mirinde bela kaj gastama urbo. Sed mi estas tute erta, ke mi neniam forgesos vin, kaj ĉiam gardos vin en mia koro. Mi certe havos grandegan plezuron kaj honoron ankaŭ gastigi vin en Ateno. Tie vi povos senti la pezon kaj gravecon de jarcentoj da glora pasinto, same kiel en la landoj de Suda Ameriko oni sentas la gravecon de la alproksimiĝo de glora estonteco.
Karlo: Sinjoro Filipo, por ni vi estas multe pli ol enloĝanto de tiu belega sudeŭropa lando. Vi estas vera tutmondano. Dum tiu ĉi agrabla monato, kiun vi pasigis kun ni, la horoj flugis. Kaj niaj pensoj ankaŭ flugis, akompanante la rakontadon de viaj travivaĵoj en tiel multaj belaj kaj interesaj urboj.