20. La Adiaŭo de Filipo (2)
Maria: Inter via priskriboj estis ne nur belaĵoj, sed ankaŭ teruraj realaĵoj, kiujn vi ĉiam uzis por diri al ni instruajn vortojn kaj doni al ni saĝajn konsilojn.
Filipo: La homa historio ofte ripetiĝas. Ni devas ĉion fari por ke estu pliboniĝo en la ripatado. Ni ne estu simplaj revuloj. Ni estu agantaj homoj, kune laborantaj por la forigo de la grizaj nuboj de nia horizonto, kaj por la konservado de niaj naturaj riĉaĵoj: niaj boskoj kaj arbaroj; la fiŝoj de niaj lagoj kaj riveroj; la verdo de la herbejoj, kie paŝtiĝas niaj bovoj kaj ŝafoj; la orkoloro de la plantejoj, kie kreskas tritiko kaj aliaj grenoj por nia ĉiutaga pano; kaj la lazuro de nia ĉielo, kun sia pura aero tiel necesa por nia sano.
Karlo: Kaj ni devas ankaŭ labori por la purigo de niaj pensoj. Tiel finiĝos tiu terura ondo de krimoj inter la homoj, kaj ankaŭ tiu amasa internacia krimo -- la milito.
Filipo: Ke niaj revoj efektiviĝu! Adiaŭ, karaj amikoj!
Filipo eniras en la aŭtobuson, kiu tuj foriras. Kiam ĝi malaperas en la malproksimo, ĉiuj rimarkas, ke malgrandaj plorgutoj ekfontas el la okuloj de la tuta amiko rondo. Kaj ili sentas la grandegan ĝojon esti parto de tiu malvasta mondo, kiu ankoraŭ havas idealojn kaj seninteresan amikecon.