Urboj kaj Polucio
Antaŭ kelkaj jarcentoj, la aero estis tiel pura en la urboj, kiel en la kamparo. Ĝenerale la akvo de la riveroj estis pura. Oni multe marŝis piede, kaj vojaĝis per ĉevalo aŭ en veturiloj tirataj de bovoj aŭ ĉevaloj. Tra la vastaj kampoj, bovoj trenis plugilojn, kaj poste la terkulturistoj disĵetis semojn permane. Nokte, eĉ en grandaj urboj, la stratoj estis mallumaj. Kaj oni dormis trankvile en la agrabla silento de la nokto.
La tempo pasis, kaj la progreso venis. Kaj, kun la progreso, venis polucio. La fabrikoj, kiuj faras ĉiujn specojn de aĵoj kaj iloj por la komforto de nia hejma vivo, ellasas malsanigajn gasojn en la aeron, kiun ni enspiras, kaj malpuraĵojn en la riverojn, kies akvon ni trinkas, aŭ kie ni kutimas baniĝi kun niaj amikoj.
Novaj formoj de energio lumigas niajn domojn kaj stratojn, rapidigas kaj endanĝerigas niajn veturadojn, kaj multobligas la tagan kaj noktan bruon, kiu forŝtelas nian pacon kaj maltrankviligas nian dormon.
Tio estas polucio. Kaj ni demandas, ĉu valoras progreso kun polucio, kaj ĉu ne estis preferinda la antaŭa vivo sen fabrikoj, sen aŭtomobilo kaj sen lumbrilaj avenuoj. Malfeliĉe, ŝajnas, ke ne eblas havi samtempe la komforton de la nuntempa vivo kaj la trankvilon kaj la aerpuron de la pasinto.