La Brazila Karnavalo
Brazilo estas tri-rasa lando. Ĝia indiĝenoj ŝajnas sud-aziaj, pro la bruna koloro de ilia haŭto kaj la ĉefaj linioj de ilia vizaĝo. Eble antaŭ pluraj jarmiloj ili faris tiun longan vojaĝon tra Nordorienta Azio kaj Norda Ameriko.
En la komenco de la 16-a jarcento, la portugaloj, kiuj laŭŝajne intencis atingi la orienton vojaĝante okcidenten, alvenis en dek tri ŝipoj al la plaĝoj de Brazilo. Laŭ iliaj tiamaj priskriboj, ili kredis, ke tiuj indiĝenoj estis azianoj. La portugalaj pafiloj estis sufiĉaj por la senpena konkero de tiu vasta lando, kies enloĝantoj ankoraŭ vivis en la ŝtona aĝo.
Poste la portugalaj mastroj de la lando serĉis pli fortajn kaj akceptemajn brakojn por la laboro en ilia terkulturado. Kaj nigraj militkaptitoj estis senditaj el la alia flanko de la maro por labori kiel sklavoj. En la 19-a jarcento Brazilo fariĝis sendependa kaj, post multe da disputo kaj malmulte da sango, sklaveco estis forigita el la tuta lando.
Kaj la tri brazilaj rasoj kuniĝis en sia laboro kaj amuziĝo. Tiel la eŭropa karnavalo akiris la varman ritmon de la nigruloj kaj la multkolorajn birdajn plumojn, kiujn la indiĝenoj portis sur siaj kapoj. Karnavalo fariĝis (kaj ankoraŭ estas) plej vigla en la tri grandaj marbordaj urboj: Racife, Salvador kaj Rio-de-Ĵanejro.
En Rio, multajn monatojn antaŭ la karnavalo, la novaj samboj ekaŭdiĝas en la tiel nomataj sambo-lernejoj. Ili estas specoj de asocioj, kies anoj, en pluraj miloj, kantas kaj dancas kune en la centraj avenuon de Rio dum la kvar tagoj kaj noktoj de karnavalo. Ĉiujare ĉiu sambo-lernejo prezentas al la urbo unu novna sambon.
La sambo-lernejoj estas ofte vizitataj de turistoj, kiuj povas aŭskulti kaj danci la veran brazilan sambon.