Simpla Vespermanĝo
Simpla Vespermanĝo
Mia hodiaŭa vespermanĝo estos tre simpla. El la manĝoĉambro venas bona odoro de legoma supo. Sur mia tablo ĉio jam estas preta por la manĝo. Apud mia seĝo estas suptelero, glaso, kulero, forko kaj tranĉilo. En la centro de la tablo estas supujo. Sur la tablo ankaŭ sukerujo, buterujo, akvujo, mielujo, tepoto kaj tri aliaj teleroj. En unu el ili estas kelkaj fruktoj, en alia estas tranĉita pano, kaj en la tria estas fromaĝo.
Mi unue prenos la supon. Poste mi manĝos kelkajn fruktojn. Kaj fine mi trinkos tason da teo kun buterpano, fromaĝo kaj mielo. Mi rapide manĝos, ĉar mi bezonas tuj foriri.