LA VERDA KORO
de Julio BAGHY
Ĉapitro 1: La kurso
Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj. En la lernoĉambro staras malnovaj mebloj: nigra tabulo, simpla tablo, unu seĝo kaj longaj benkoj. Sur la plafono estas elektra lampo. Ĝi ne estas bona. La plafono estas griza, la planko estas malpura. Sur la muroj estas instruaj bildoj. Ili montras objektojn, florojn, bestojn, homojn.
Sur la longaj flavaj benkoj sidas unu sinjoro (li estas poŝtoficisto), du soldatoj en rusa uniformo, tri soldatoj en uniformoj ĉeĥa, rumana kaj amerika, unu sinjorino, tri knabinoj en gimnazia uniformo kaj du knaboj. Ili rigardas la instruiston.
La instruisto estas soldato, sed ne en uniformo. Li estas hungaro kaj militkaptito. Li iras en la ĉambro, montras la bildojn, tuŝas la objektojn. Li instruas. La lernantoj kaj lernantinoj komprenas lin.
-- Sinjorinoj kaj sinjoroj, ni parolas en Esperanto. Kio ĝi estas? Ĉu ĝi estas politiko? Ne! Ĉu ĝi estas religio? Ne! Ĝi estas kulturo. Ĉu vi komprenas?
La instruisto demandas, la lernantoj kaj lernantinoj respondas.
-- Jes, ni komprenas.
-- Ĉu vi ŝatas la kulturon, fraŭlino Smirnova?
-- Mi ŝatas ĝin, sinjoro. Ni, rusoj, ŝatas la kulturon.
-- Mi scias kaj gratulas.
-- Mi dankas.
La instruisto demandas junan rusan soldaton.
-- Kiu vi estas?
-- Mi estas Janis Lekko.
-- Ĉu vi estas ruso?
-- Ne, mi estas latvo kaj rusa soldato.
-- Ĉu vi ŝatas Esperanton?
-- Jes, sinjoro.
-- Mi dankas ... Kaj vi, fraŭlino, kio vi estas?
-- Mi estas gimnazia lernantino, sed mi ne estas rusa knabino. Mi estas polino.
-- Ĉu la poloj ŝatas la kulturon?
-- Ho, jes, sinjoro.
La instruisto iras en la ĉambro kaj li faras demandojn. La lernantoj kaj lernantinoj faras bonajn respondajn frazojn. Nur Iĉio Pang, la juna ĉino, faras interesan respondon.
-- Mi estas malgranda ĉino kaj mi scias la kulturon.
-- Knabo, la frazo estas malbona. Bona frazo estas: mi ŝatas la kulturon.
-- Ne, sinjoro. La frazo estas bona. Mi scias, kio estas kulturo.
La sinjoroj kaj sinjorinoj rigardas la knabon. Ili ne komprenas lin.
-- Kio estas kulturo? -- la instruisto demandas.
-- Ĉu vi ne scias, sinjoro? Kulturo estas homa kompreno. Mi ŝatas kaj lernas Esperanton. Ĝi estas homa kompreno: kulturo.
Sinjorinoj kaj sinjoroj. Esperanto estas homa kompreno. En la ĉambro sidas rusoj, ĉeĥo, polo, latvo, slovako, rumano, germano, ĉino kaj hungaro. Ili estas homoj. Kiaj homoj ili estas? Modernaj homoj. La modernaj homoj ŝatas la kulturon kaj ili lernas Esperanton, lernas "homan komprenon".