La Stranga Pordo
Viro iutage mezuris la pordon de la vilaĝa drinkejo. Li mezuris kaj kalkulis, mezuris denove kaj kalkulis. Dum la tempo popolamaso kolektiĝis, rigardante la viron kaj lian mezuradon. Li ne estis nekonata viro, sed la plej konata drinkulo de la loko.
Fine li diris kvazaŭ al si mem: "Kia stranga pordo! Ĝi estas nur du metrojn alta kaj unu metron larĝa. Mi iam havis belegan domon, ĝi eniĝis en la drinkejon tra tiu ĉi pordo. Mi posedis domon kaj hejmon, belajn grenkampojn kaj herbejojn -- ili iris la saman vojon. Kaj tamen la pordo estas nur du metrojn alta kaj unu metron larĝa! Ĉio, kion mi iam posedis -- bonstato, reputacio, honoro, saneco -- ĉio traiĝis tra tiu ĉi pordo. Estas nur mi, kiu jam povas eniri tra ĝi, ĉar mi ne plu havas monon.