La ora birdo
Estis antaŭ jaroj reĝo. Li havis malantaŭ la palaco ĝardenon, kaj en ĝi arbon, kiu havis orajn pomojn. Kiam la pomoj maturiĝis, oni kalkulis ilin; sed tuj en la posta tago unu mankis. Oni raportis pri tio al la reĝo, kaj li ordonis starigi ĉiunokte gardistojn sub la arbo.
La reĝo havis tri filojn. La plej aĝan li sendis ĉe noktiĝo en la ĝardenon; sed noktomeze la dormo fermis al la junulo la okulojn, kaj matene ree mankis unu pomo.
En la posta nokto staris garde la dua filo, sed li ne pli bone sukcesis: kiam sonoris la dekdua horo, li ekdormis, kaj matene mankis unu pomo.
Venis la vico de la tria filo, sed la patro ne fidis al li kaj pensis, ke li estos ankoraŭ malpli sukcesa ol la fratoj; tamen fine li donis sian permeson.
La junulo ekkuŝis sub la arbo kaj zorge forpeladis de si la dormon. Kiam sonoris la dekdua horo, io ekbruis en la aero; en la lumo de la luno li vidis flugantan birdon, kies ora plumaro brile radiis. La birdo malleviĝis sur la arbon kaj ĝuste deŝiris unu pomon, kiam la knabo sendis sagon en ĝin. La birdo forflugis, sed la sago trafis la plumaron, kaj ora plumo falis teren. La junulo
"Se la plumo estas tiel multekosta, unu estas por mi nenio, mi devas havi la tutan birdon."
La plej aĝa filo ekiris serĉi la
"Ne pafu!" kriis la vulpo, "mi donos al vi por tio bonan konsilon. Vi serĉas la
"Ĉu povas doni prudentan konsilon tiel malsaĝa besto?" pensis la reĝa filo kaj pafis, sed maltrafis la vulpon, kiu etendis la voston kaj forkuris en la arbaron.
La junulo pluiris kaj venis vespere en la kamparon, kie staris ambaŭ gastejoj: en unu oni kantis kaj dancis, la alia estis malgaja kaj malĝoja.
"Mi estus malsaĝulo," pensis la princo, "se mi irus en la mizeran gastejon kaj preterpasus la belan."
Li eniris en la gajan domon, vivis tie lukse kaj gaje kaj forgesis la birdon, la patron kaj ĉiujn bonajn konsilojn.
Kiam pasis iom da tempo kaj la plej aĝa filo ne revenis hejmen, la dua ekiris serĉi la
Ree pasis iom da tempo. La plej juna princo volis sekvi la fratojn kaj serĉi fortunon, sed la patro ne permesis:
"Vane li irus; certe li ne trovos la
Sed fine, kiam la knabo ne lasis lin trankvila, la reĝo permesis al li iri. Apud la arbaro ree sidis la vulpo, kiu petis kompaton kaj donis la bonan konsilon. La junulo estis bonkora kaj diris:
"Trankviliĝu, vulpeto, mi ne turmentos vin."
"Vi tion ne bedaŭros," respondis la vulpo. "Sidiĝu sur mian voston, vi rapide forveturos."
Apenaŭ la princo sidiĝis, la vulpo ekkuris galope trans ŝtonojn kaj akvojn, ? la haroj fajfis en la vento. Kiam ili venis en la kamparon, la princo desaltis, senŝancelige eniris en la mizeran gastejon kaj trankvile pasigis tie la nokton.
La postan tagon, kiam li venis en la kampon, la vulpo jam sidis tie kaj diris:
"Mi diros al vi, kion vi devas fari nun. Iru rekte antaŭen, ĝis vi venos al kastelo, antaŭ kiu vi vidos tutan taĉmenton da soldatoj. Ne timu ilin, ĉar ili ĉiuj dormos kaj ronkos. Iru inter ili rekte en la kastelon; pasinte tra ĉiuj ĉambroj vi venos en ĉambron, kie la ora birdo sidas en ligna kaĝo. Apude vi trovos malplenan kaĝon por pompo, sed gardu vin elpreni la birdon el la malbela kaĝo kaj meti en la luksan, alie ve al vi!"
Post tiuj ĉi vortoj la vulpo ree etendis la voston, kaj la reĝa filo sidiĝis sur ĝin: galop’, galop’ trans ŝtonojn kaj akvojn, ? la haroj fajfis en la vento.
Kiam li atingis la kastelon, li trovis ĉion tiel,
En la sama momento eksonis terura krio de la birdo. La soldatoj vekiĝis, sin ĵetis al la princo kaj forkondukis lin en malliberejon. En la posta tago li estis juĝata: li konfesis ĉion kaj estis kondamnita al morto. La reĝo diris, ke li donacos al li la vivon, se li alportos la
La princo ekiris, sed li estis malĝoja, ĉar kie trovi la
"Vi vidas," diris la vulpo, "kio okazis, ĉar vi ne obeis mian konsilon. Sed ne ĉagreniĝu, mi helpos vin kaj diros, kiamaniere vi povos akiri la
Dirinte ĉi tion, la vulpo etendis la voston kaj la reĝa filo sidiĝis sur ĝin: galop’, galop’ trans ŝtonojn kaj akvojn, ? la haroj fajfis en la vento. Ĉio okazis tiel,
"Mi ofendos la belan beston, se mi ne metos sur ĝin la
Sed apenaŭ la ora selo ektuŝis la ĉevalon, la besto laŭte ekblekis. La servistoj vekiĝis, kaptis la junulon kaj ĵetis lin en malliberejon. En la posta tago la juĝo kondamnis lin al morto, sed la reĝo promesis donaci al li la vivon kaj aldone la