Cindrulino
La edzino de riĉa viro ekmalsanis kaj kiam ŝi sentis, ke ŝia fino proksimiĜas, ŝi alvokis la solan filineton, kiun ŝi havis, al sia lito kaj diris:
"Kara infano, restu pia kaj bona, kaj bona Dio ĉiam helpos vin; mi rigardos al vi de la ĉielo kaj ĉiam estos apud vi."
Post tiuj vortoj ŝi fermis la okulojn kaj spiris la lastan spiron. La knabino ĉiutage iris al la tombo de la patrino kaj ploris, kaj restis pia kaj bona. Kiam la vintro venis, la neĜo sternis sur la tombo blankan tuketon, kaj kiam printempe la suno fortiris Ĝin, la riĉulo prenis alian edzinon.
La virino kunkondukis en la domon du filinojn, kies vizaĜo estis bela kaj blanka, sed kies koro estis abomeninda kaj nigra. KomenciĜis malfacila tempo por la malfeliĉa orfino.
"Ĉu la malsaĜa anserino sidos ĉe ni en la ĉambro!" ili parolis. "Kiu volas manĜi panon, devas labori por Ĝi: for la kuireja knabinaĉo."
"Rigardu la fieran princinon,
Foje la patro antaŭ forveturo al foiro demandis ambaŭ knabinojn, kion li alportu por ili?
"Belajn vestojn," diris unu.
"Perlojn kaj altprezajn ŝtonojn," la alia.
"Kaj, vi, Cindrulino," diris la patro, "kion vi deziras?"
"Patro, derompu por mi la unuan branĉeton, kiu ekbatos vian ĉapelon dum via vojaĜo hejmen."
Li aĉetis por la du knabinoj belajn vestojn, perlojn kaj multekostajn ŝtonojn kaj dum la reiro, kiam li rajdis tra verdaj arbetoj, avela branĉeto ekbatis lin kaj deĵetis lian ĉapelon. Li derompis la branĉeton kaj kunprenis Ĝin. Kiam li revenis hejmen, li donis al la du knabinoj, kion ili deziris, kaj al Cindrulino la avelan branĉeton. Cindrulino dankis, iris al la tombo de la patrino kaj plantis tie la branĉeton. Ŝi tiel ploris, ke la larmoj fluis sur Ĝin kaj Ĝin surverŝis. Ĝi kreskis kaj fariĜis bela arbo. Cindrulino tri fojojn ĉiutage iris tien, ploris kaj preĜis, kaj ĉiufoje venis blanka birdeto, kaj kiam ŝi esprimis deziron, la birdeto ĵetis al ŝi tion, kion ŝi deziris.
Foje la reĜo aranĜis festenon kaj invitis ĉiujn belajn junulinojn de la tuta lando, por ke lia filo elektu edzinon. Kiam la du eksciis, ke ankaŭ ili estas invititaj, ili ekĜojis, alvokis Cindrulinon kaj diris:
"Kombu niajn harojn, brosu la ŝuojn kaj buku, ni iras al la edziĜa festo en la reĜa kastelo."
Cindrulino obeis, sed ŝi ploris: ankaŭ ŝi dezirus iri kune por danci, kaj ŝi petis la permeson de la duonpatrino.
"Vi Cindrulino, malpura kaj kovrita de polvo volas ĉeesti la festenon? Vi havas nek vestojn, nek ŝuojn, kaj volas danci!"
Sed kiam ŝi insiste petis, la malbona virino fine diris:
"Mi enŝutis lentojn en la cindron, se vi sukcesos elekti la lentojn en du horoj, vi povos iri."
La knabino iris tra la malantaŭa pordo en la Ĝardenon kaj ekkriis:
"Vi kolombetoj, vi turtoj, vi ĉiuj birdetoj flugantaj en la aero, venu kaj helpu min elekti la lentojn."
"La bonaj en la poteton,
Malbonaj en la kropeton."
Tuj venis al la fenestro de la kuirejo du blankaj kolombetoj, poste du turtoj kaj fine flirtis kaj svarmis internen ĉiuj birdetoj, flugantaj en la aero kaj malleviĜis al la cindro. La kolombetoj klinis la kapojn kaj komencis pok, pok, pok, kaj tiam ankaŭ la aliaj komencis pok, pok, pok, kaj kolektis ĉiujn grajnojn en la pladon. Apenaŭ pasis duonhoro, ili jam finis la laboron kaj elflugis.
La knabino alportis la pladon al la duonpatrino, Ĝojis kaj pensis, ke nun ŝi povos iri al la edziĜa festo. Sed la malbona virino diris:
"Ne, Cindrulino: nenio helpos vin, vi ne iros kun ni, ĉar vi ne havas vestojn kaj ne scias danci; ni devus honti pro vi."
Ŝi turnis al Cindrulino la dorson kaj forveturis kun la du fieraj filinoj.
Kiam neniu plu estis en la domo, Cindrulino iris al la tombo de la patrino sub la avelarbo kaj ekkriis:
"Arbo kara, skuu, skuu vin,
ArĜenton, oron ĵetu sur min."
Tuj la birdo ĵetis al ŝi
La fratinoj kaj duonpatrino ne rekonis ŝin kaj supozis, ke tio estas ia fremda princino, tiel bela ŝi estis en la ora vesto. Pri Cindrulino ili tute forgesis kaj pensis, ke ŝi sidas hejme en la polvo kaj elektas la lentojn el la cindro. La reĜa filo venis renkonte al ŝi, donis al ŝi la manon kaj dancis kun ŝi. Kun neniu alia li volis danci; li ne lasis ŝian manon kaj kiam iu alia venis inviti ŝin, li diris:
"Tio estas mia dancantino."
Cindrulino dancis Ĝis la vespero kaj tiam ŝi volis reiri hejmen. La princo diris:
"Mi akompanos vin", ĉar li volis ekscii, kiu estas la bela knabino. Sed ŝi forkuris de li kaj saltis en la kolombejon. La princo atendis la alvenon de la patro kaj rakontis al li, ke la fremda knabino sin kaŝis en la kolombejo. La maljunulo pensis:
"Ĉu tio estas Cindrulino?"
Oni devis alporti al li hakilon kaj pioĉon por batfaligi la kolombejon, sed neniu estis en Ĝi.
Kiam la trio revenis hejmen, Cindrulino en sia malpura vesto kuŝis en la cindro kaj malhela olea lampeto brulis sur la kameno, ĉar la knabino estis rapide saltinta el la kolombejo tra malantaŭa pordo kaj forkurinta al la avelarbo: tie ŝi demetis la belan veston kaj lasis Ĝin sur la tombo; la birdo forprenis Ĝin kaj ŝi en sia griza kitelo eksidis en la kuirejo sur la cindro.
En la sekvinta tago, kiam rekomenciĜis la balo kaj la gepatroj kun ŝiaj fratinoj forveturis, Cindrulino iris al la avelarbo kaj diris:
"Arbo kara, skuu, skuu vin,
ArĜenton, oron ĵetu sur min."
La birdo ĵetis veston ankoraŭ pli luksan ol en la unua tago. Kiam la orfino aperis en la salono, ĉiuj ekmiris pro ŝia beleco. La princo jam atendis ŝin, donis al ŝi la manon kaj dancis nur kun ŝi. Kiam aliaj venis kaj invitis ŝin, li diris:
"Tio estas mia dancantino."