Vespere ŝi volis foriri, kaj la reĜa filo sekvis ŝin por vidi, en kiun domon ŝi iras, sed ŝi forkuris de li en la Ĝardenon malantaŭ la domo. Tie staris granda pirarbo, sur kiu pendis la plej belaj fruktoj. Ŝi suprenrampis tiel lerte
"La fremda knabino forkuris kaj ŝajnas al mi, ke ŝi saltis sur la pirarbon."
La patro pensis:
"Ĉu tio estas Cindrulino?"
Li ordonis alporti hakilon kaj faligis la arbon, sed neniu estis sur Ĝi. Kaj kiam la trio revenis hejmen, Cindrulino kuŝis en la cindro, kiel ordinare, ĉar ŝi desaltis de la alia flanko de la arbo, redonis la belan veston al la birdo kaj surmetis la grizan kitelon.
En la tria tago, kiam la gepatroj kaj fratinoj forveturis, Cindrulino ree iris al la tombo de la patrino kaj diris al la arbo:
"Arbo kara, skuu, skuu vin,
ArĜenton, oron ĵetu sur min."
La birdeto ĵetis al ŝi tiel belan kaj brilan veston, kian neniu iam posedis, kaj la ŝuoj estis el pura oro. Kiam ŝi venis tiel vestita, ĉiuj miris tiel, ke ili ne sciis, kion diri. La princo dancis nur kun ŝi kaj kiam iu invitis ŝin, li respondis:
"Tio estas mia dancantino."
Vespere, kiam ŝi estis forironta hejmen, la reĜa filo volis ŝin akompani, sed ŝi forkuris tiel rapide, ke li ne povis sekvi ŝin. Sed li estis preparinta ruzon: la tuta ŝtuparo estis ŝmirita per peĉo; kiam ŝi kuris, ŝia maldekstra ŝuo algluiĜis kaj restis sur la ŝtupo. La princo
En la posta mateno li iris kun Ĝi al la patro de Cindrulino kaj diris:
"Nur tiu estos mia edzino, por kies piedo taŭgas ĉi tiu ora ŝuo."
Ambaŭ fratinoj ekĜojis, ĉar ili havis belajn piedojn; la pli aĜa iris en la kameron kun la ŝuo por provi Ĝin, kaj la patrino Ĝin rigardis, sed bedaŭrinde la granda piedfingro ne eniris, la ŝuo estis tro malgranda por ŝi. La patrino donis al ŝi tranĉilon kaj diris:
"Fortranĉu la piedfingron; kiam vi fariĜos reĜino, vi ne piedirados."
La knabino fortranĉis la piedfingron, superforte enpuŝis la piedon en la ŝuon, kunpremis pro doloro la dentojn kaj iris renkonte al la princo. Li prenis ŝin
"Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango estas en la ŝu’."
"La ŝuo estas tro malgranda, la vera fianĉino ankoraŭ sidas hejme."
La princo rigardis ŝian piedon kaj vidis la elfluantan sangon. Li turnis la ĉevalon, redonis la malveran fianĉinon kaj diris, ke ŝi ne estas la vera; la alia fratino devas surmeti la ŝuon. La dua iris en la kameron kaj sukcesis enmeti la piedfingrojn, sed la kalkano estis tro granda. La patrino donis al ŝi tranĉilon kaj diris:
"Fortranĉu pecon de la kalkano: kiam vi estos reĜino, vi ne piedirados."
La knabino fortranĉis pecon de la kalkano, superforte enpuŝis la piedon en la ŝuon, kunpremis pro doloro la dentojn kaj iris renkonte al la princo. Li prenis ŝin
"Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango estas en la ŝu’."
"La ŝuo estas tro malgranda, la vera fianĉino ankoraŭ sidas hejme."
Li rigardis ŝian piedon kaj vidis la elfluantan sangon, pro kiu ruĜiĜis la blankaj ŝtrumpoj. Li turnis la ĉevalon, redonis la malveran fianĉinon kaj diris:
"Ankaŭ ĉi tiu ne estas la vera. Ĉu vi havas neniun alian filinon?"
"Ne," diris la patro, "de mia mortinta edzino restis nurmalgranda, mizera Cindrulino. Sed ŝi sendube ne povas esti la fianĉino."
La princo volis vidi ŝin, sed la duonpatrino respondis:
"Ah, ne, ne eble; ŝi estas tro malpura, ŝi ne povas sin montri."
La princo insistis, kaj oni devis alvoki Cindrulinon. Ŝi lavis siajn manojn kaj vizaĜon puraj, eniris, salutis la princon, kiu donis al ŝi la
"Jen la vera fianĉino."
La duonpatrino kaj la fratinoj ektimis kaj paliĜis pro kolero, kaj li prenis Cindrulinon sur ĉevalon kaj forrajdis kun ŝi. Kiam ili preterrajdis la avelarbon, la du kolombetoj vokis:
"Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango ne estas en la ŝu’."
"La ŝuo ne estas tro malgranda. La veran fianĉinon li kondukas hejmen."
Dirinte tion, ili deflugis de la arbo kaj eksidis sur la ŝultroj de Cindrulino, unu sur la dekstra, la alia sur la maldekstra, kaj restis tie.
Kiam venis la tempo de la edziĜo, la malsinceraj fratinoj volis per flato akiri la favoron de la juna reĜino kaj partopreni ŝian feliĉon.
Kiam la edziĜontoj iris al la preĜejo, la pli aĜa fratino estis ĉe la dekstra flanko de Cindrulino, la pli juna ĉe la maldekstra; la kolombetoj elpikis al ambaŭ po unu okulo. Poste, dum la reveno, la pli aĜa estis ĉe la maldekstra flanko, la pli juna ĉe la dekstra: la kolombetoj elpikis al ambaŭ la alian okulon.
Tiel ilia malboneco kaj malsincereco estis punitaj per blindeco eterna.