Neĝulino
Tio okazis iam en la mezo de vintro. La neĝaj flokoj falis de la ĉielo kvazaŭ plumoj. Reĝino sidis ĉe fenestro, kiu havis nigran ebonan kadron, kaj kudris. Ŝi
"Se mi havus infanon tiel blankan
Baldaŭ poste Dio sendis al ŝi filineton, kiu estis tiel blanka
Post unu jaro la reĝo prenis alian edzinon. Ŝi estis bela virino, sed fiera kaj malmodesta. Ŝi ne povis toleri, ke iu superas ŝin en beleco. Ŝi havis miraklan spegulon. Ĉiufoje kiam ŝi ekstaris antaŭ ĝi kaj demandis:
"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"
ĝi respondis:
"Vi reĝino, vi estas ĉe ni la plej bela!"
Tiam ŝi estis kontenta, ĉar ŝi sciis, ke la spegulo diras la veron.
Neĝulino kreskis kaj fariĝis pli kaj pli bela. Kiam ŝi estis sepjara, ŝi estis tiel bela,
"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"
ĝi respondis:
"Plej bela vi estas ĉe ni, ho reĝino,
Sed miloble pli bela estas Neĝulino."
La reĝino ektimis kaj fariĝis flava kaj verda pro envio. De ĉi tiu momento ĉiufoje kiam ŝi ekvidis Neĝulinon, la koro turniĝis en ŝi pro malamo al la knabino. La envio kaj fiero kreskis kvazaŭ malbonaj herboj en ŝia koro, tiel ke ŝi ĝuis trankvilon nek tage, nek nokte.
Ŝi alvokis ĉasiston kaj diris:
"Forkonduku la infanon en la arbaron, mi ne volas plu vidi ĝin antaŭ miaj okuloj. Mortigu ĝin kaj alportu al mi la pulmojn kaj la koron
La ĉasisto devis obei. Li forkondukis la princinon, streĉis la pafarkon kaj jam estis trapikonta la senkulpan koron de Neĝulino, kiam ŝi ekploris kaj diris:
"Kara ĉasisto, lasu al mi la vivon, mi forkuros en la sovaĝan arbaron kaj neniam revenos hejmen."
Ŝi estis tiel bela, ke la ĉasisto ekkompatis ŝin kaj diris:
"Forkuru, malfeliĉa infano."
‚Baldaŭ disŝiros vin la sovaĝaj bestoj,’ li pensis kaj tamen li sentis, kvazaŭ peza ŝtono defalis de lia koro, ke li ne devas mortigi ŝin. En la sama momento juna aprido kuris preter li. Li ĝin mortigis, elprenis la pulmojn kaj la koron kaj alportis ilin al la reĝino. La kuiristo devis kuiri ilin kun salo, kaj la malica virino manĝis ilin, pensante, ke ŝi manĝas la pulmojn kaj la koron de Neĝulino.
La malfeliĉa infano restis tute sola en la arbaro. Teruro ekregis ŝin. Ŝi rigardis la arbajn foliojn, kvazaŭ serĉante de ili konsilon. Ŝi ekkuris inter pintaj ŝtonoj kaj dornoj, kaj la sovaĝaj bestoj saltis preter ŝi, sed ne atakis ŝin. Ŝi kuris tiel longe,
Kiam tute mallumiĝis, venis la mastroj de la dometo, sep nanoj, fosistoj de metaloj en la montoj.
La unua demandis:
"Kiu sidis sur mia seĝeto?"
La dua:
"Kiu manĝis de mia telereto?"
La tria:
"Kiu mordis de mia pano?"
La kvara:
"Kiu manĝis de miaj legomoj?"
La kvina:
"Kiu uzis mian forketon?"
La sesa:
"Kiu tranĉis per mia tranĉileto?"
La sepa:
"Kiu trinkis el mia pokaleto?"
La unua ĉirkaŭrigardis, rimarkis sur sia lito postsignon de malgranda piedo kaj diris:
"Kiu eniris en mian liton?"
La aliaj alkuris kaj ekkriis:
"Ankaŭ en la mia iu kuŝis."
La sepa rigardante sian liton, ekvidis sur ĝi Neĝulinon dormanta. Li alvokis la aliajn, ili alkuris kaj ekkriis pro miro.
"Mia Dio, mia Dio!" ili kriis "
Matene Neĝulino vekiĝis kaj, ekvidinte la sep nanojn, ektimis. Sed ili amike demandis:
"
"Neĝulino."
"Kiamaniere vi venis en nian domon?" daŭrigis ili la demandojn. Ŝi rakontis al ili, ke ŝia duonpatrino volis pereigi ŝin, sed la ĉasisto ŝin ekkompatis; ke ŝi kuris la tutan tagon, ĝis fine ŝi trovis ĉi tiun dometon. La nanoj diris al ŝi:
"Se vi mastrumos en nia domo, kuiros, lavos, kudros, trikos, zorgos pri ordo kaj pureco, vi povas resti ĉe ni, kaj nenio al vi mankos."
"Bone, tre volonte" respondis Neĝulino kaj restis ĉe ili. Ŝi mastrumis kaj zorgis pri la ordo en la domo; la nanoj iris ĉiumatene en la montojn kaj serĉis oron, vespere ili revenis, kaj la manĝaĵo devis esti preta. La tutan tagon la knabino estis sola, la bonaj nanoj avertis ŝin kaj ĉiam diris:
"Gardu vin kontraŭ via duonpatrino. Ŝi baldaŭ ekscios, ke vi estas tie ĉi; enlasu neniun."