La reĝino opiniis, ke ŝi manĝis la pulmojn kaj la koron de Neĝulino kaj tial ŝi estis certa, ke ŝi ree estas la unua kaj plej bela. Ŝi ekstaris antaŭ la spegulo kaj diris:
"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"
La spegulo respondis:
"Vi estas plej bela ĉe ni, ho reĝino,
Sed trans montoj kaj rivero
Tie sur la nana tero
Miloble pli bela estas Neĝulino."
La reĝino ektimis, ĉar ŝi sciis, ke la spegulo neniam mensogas.
Ŝi komprenis, ke la ĉasisto trompis ŝin kaj ke Neĝulino ankoraŭ vivas. De tiu momento ŝi pensis kaj pensis senĉese,
Fine ŝi ion elpensis. Ŝi kolorigis sian vizaĝon kaj vestis sin
"Bela komercaĵo malkara, malkara!" Neĝulino elrigardis tra la fenestro kaj diris:
"Bonan tagon! Kion vi
"Bonan komercaĵon, belan komercaĵon! Laĉojn de ĉiuj koloroj" respondis la duonpatrino kaj montris laĉon plektitan el multkolora silko.
"Mi ja povas enlasi la bonan virinon," pensis Neĝulino, malriglis la pordon kaj aĉetis la belan laĉon.
"Mia infano!" diris la maljunulino, "ne tiel! venu, mi mem laĉos vin."
Neĝulino suspektis nenion, stariĝis antaŭ ŝi kaj lasis sin laĉi per la nova laĉo. La duonpatrino laĉis rapide kaj tiel forte, ke al Neĝulino mankis la spiro kaj ŝi falis
"Nun vi ne estos plu la plej bela," diris la reĝino kaj forkuris.
Post momento la nanoj revenis hejmen por vespermanĝi.
"La maljuna butikistino estis neniu alia, ol la sendia reĝino. Gardu vin kaj enlasu neniun dum nia foresto."
La malbona virino, reveninte hejmen, iris al la spegulo kaj demandis:
"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"
La spegulo respondis
"Vi estas plej bela ĉe ni, ho reĝino,
Sed trans montoj kaj rivero
Tie sur la nana tero
Miloble pli bela estas Neĝulino."
Kiam ŝi tion aŭdis, ŝi tiel ektimis, ke la tuta sango fluis al la koro. Ŝi komprenis, ke Neĝulino reviviĝis.
"Nun mi preparos ion pli bonan, por neniigi vin."
Ŝi sciis la sorĉarton kaj faris venenan kombilon. Ŝi alivestis sin
"Bona komercaĵo malkara, malkara!"
Neĝulino ekrigardis kaj diris:
"Daŭrigu la vojon, malpermesite estas al mi enlasi iun ajn."
"Sed vi ja povas rigardi," diris la maljunulino, eltiris la venenan kombilon kaj
"Permesu, mi mem kombu vin." La kompatinda Neĝulino senpripense permesis. Apenaŭ la sorĉistino enigis la kombilon en la harojn, la veneno komencis efiki kaj la knabino falis senkonscia.
"Miraklo de la beleco, jen via fino," diris la malbona virino kaj foriris.
Feliĉe jam vesperiĝis kaj la nanoj revenis hejmen. Ekvidinte senvivan Neĝulinon sur la planko, ili tuj eksuspektis la reĝinon.
La reĝino ekstaris hejme antaŭ la spegulo kaj diris:
"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"
Ĝi respondis
"Vi estas plej bela ĉe ni, ho reĝino,
Sed trans montoj kaj rivero
Tie sur la nana tero
Miloble pli bela estas Neĝulino."
Aŭdinte la vortojn de la spegulo, la reĝino ektremis pro kolero.
"Neĝulino devas morti, eĉ se tio kostus al mi la vivon," ekkriis ŝi, iris en kaŝitan ĉambron, kiun neniu vizitadis kaj faris tie venenan pomon. Ekstere ĝi estis bela, blanka kaj rozvanga; ekvidinte ĝin, ĉiu dezirus ĝin gustumi, sed plej malgranda ĝia peceto estis mortiga.
Kiam la pomo estis preta, la reĝino alivestis sin
"Malpermesite estas al mi iun enlasi, la sep nanoj tiel ordonis."
"Bone," respondis la kamparanino, "en ĉia okazo mi sukcesos vendi la pomojn. Jen, mi donacos unu pomon al vi."
"Ne," respondis Neĝulino, "mi povas nenion akcepti."
"Ĉu vi timas venenon?" diris la maljunulino, "rigardu, mi distranĉos la pomon; la ruĝan vangon vi manĝos, la blankan mi."
La pomo estis tiel artifike farita, ke nur la ruĝa parto estis venena.
Neĝulino rigardis la belan pomon kaj vidante, ke la kamparanino manĝas, ne povis sin deteni, etendis la manon kaj prenis la venenan parton. Sed apenaŭ ŝi demordis peceton, ŝi falis senviva. La reĝino kruele rigardis ŝin, laŭte ridis kaj diris:
"Blanka