Kiam ŝi hejme demandis la spegulon:
"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"
ĝi respondis fine:
"Vi reĝino, vi estas ĉe ni la plej bela."
Nur tiam ŝia enviema koro ĝuis trankvilon, se enviema koro povas tion ĝui.
La nanoj, reveninte vespere hejmen, trovis Neĝulinon kuŝanta sur la planko. Neniu spiro eliĝis el ŝia buŝo, ŝi estis senviva. Ili
"Ni ne povas kovri ŝin per tero" kaj ili venigis vitran ĉerkon, en kiu oni povis vidi ŝin de ĉiuj flankoj, metis ŝin tien kaj skribis ŝian nomon per oraj literoj, kaj ke ŝi estis princino. La ĉerkon ili metis sur monton kaj unu el ili ĉiam restis tie kaj gardis ĝin. Bestoj venis kaj ploris Neĝulinon, strigo, poste korvo, fine kolombo.
Neĝulino longe kuŝis en la ĉerko. Ŝi ne putris, ŝajnis, ke ŝi dormas, ĉar ŝi estis ankoraŭ blanka
Foje okazis, ke princo venis en la arbaron kaj eniris en la domon de la nanoj por pasigi tie la nokton. Li vidis sur la monto la ĉerkon, la belan Neĝulinon en ĝi, kaj li legis la
"Donu al mi la ĉerkon, vi ricevos de mi por ĝi ĉion, kion vi postulos."
Sed la nanoj respondis:
"Ni ne donos ĝin por la tuta oro de la mondo."
Tiam li diris:
"Donacu ŝin al mi, ĉar mi ne povos vivi, ne vidante Neĝulinon. Mi ŝin estimos kaj respektos,
Aŭdinte liajn vortojn, la nanoj ekkompatis lin kaj donacis al li la ĉerkon. La princo ordonis al la servistoj forporti ŝin sur la ŝultroj.
Post momento ŝi malfermis la okulojn,
"Mia Dio! kie mi estas?" ŝi ekkriis.
"Vi estas ĉe mi," respondis ĝoje la reĝa filo, "mi amas vin super ĉio en la mondo; iru kun mi en la kastelon de mia patro, vi estos mia edzino."
Neĝulino konsentis kaj iris kun li. La geedziĝa festo estis luksa kaj belega.
Oni invitis ankaŭ la sendian duonpatrinon de Neĝulino.
Surmetinte belan tualeton, la reĝino stariĝis antaŭ la spegulo kaj demandis:
"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"
La spegulo respondis:
"Plej bela vi estas ĉe ni, Sinjorino,
Sed miloble pli bela - la juna reĝino."
La malbona virino laŭte malbenis kaj tiel ektimis, ke ŝi ne povis trankviliĝi. Komence ŝi tute ne volis iri al la geedziĝo, sed ŝi ne povis resti, ŝi devis vidi la junan reĝinon.
Kiam ŝi venis, ŝi rekonis Neĝulinon kaj pro timo kaj teruro ne povis moviĝi. Sur flamantaj karboj jam estis metitaj feraj ŝuoj. Oni alportis ilin antaŭ la reĝinon kaj ŝi devis surmeti ilin kaj danci en la ruĝebrulantaj ŝuoj, ĝis ŝi falis senviva.