Fingreto
La loĝejo tute malplaĉis al li kaj plej malagrable estis, ke senĉese venis pli kaj pli multe da fojno tra la pordo kaj la spaco fariĝis pli kaj pli malvasta. Fine terurita li ekkriis plej laŭte:
"Ĉesu doni fojnon, ĉesu doni fojnon."
Ĝuste tiam la servistino melkis la bovinon; vidante neniun kaj aŭdante voĉon, la saman voĉon, kiu kriis nokte, la kuiristino tiel ektimis, ke ŝi falis de la seĝeto kaj disverŝis la lakton. Rapide, rapide ŝi kuris al sia sinjoro kaj kriis:
"Ah, Dio! sinjoro pastro, la bovino parolas!"
"Vi freneziĝis," diris la parohhestro, kaj li mem iris en la stalon por vidi, kio okazas tie. Apenaŭ li metis tie la piedon, Fingreto ree ekkriis:
"Ĉesu doni fojnon, ĉesu doni fojnon!" Tiam la parohhestro mem ektimis, pensis, ke diablo ekloĝis en la bovino kaj ordonis buĉi ŝin. Oni buĉis ŝin kaj la stomakon, kie sidis Fingreto, oni ĵetis sur la sterkon. Malfacila afero estis sin liberigi, tamen Fingreto jam sukcesis eligi la kapon, kiam nova malfeliĉo okazis. Malsata lupo alkuris kaj englutis per unu fojo la tutan stomakon. Fingreto ne perdis la kuraĝon.
"Eble," li pensis, "mi povos trakti kun ĝi," kaj li kriis al ĝi el la ventro:
"Kara lupo, mi havas por vi bonan manĝon."
"Kie mi trovos ĝin?" demandis la lupo.
"En tiu kaj tiu domo, vi devas enrampi tra la defluilo, vi trovos tie kukojn, lardon kaj kolbasojn, tiom, kiom vi
Li ne bezonis diri tion dufoje al la lupo. La avida besto sin enigis nokte tra la defluilo kaj manĝis en la kamero, ne ŝparante la provizojn. Kiam ĝi satmanĝis, ĝi volis eliri, sed ĝi fariĝis tro dika kaj ne povis eliĝi tra la sama truo. Fingreto atendis tion kaj komencis fari grandan bruon en la ventro de la besto; li kriis
"Silentu," diris la lupo, "vi vekos la homojn."
"Ne gravas, ne gravas," respondis la etulo, "vi satmanĝis, ankaŭ mi volas amuziĝi," kaj rekomencis la kriadon.
Fine liaj gepatroj vekiĝis, kuris al la kamero kaj rigardis internen tra fendo. Vidinte tie la lupon, ili alportis armilojn, li hakilon, ŝi falĉilon.
"Staru post mi," diris la kamparano, kiam ili revenis en la kameron, "se ĝi ne mortos pro mia bato, tratranĉu al ĝi la ventron."
Fingreto aŭdis la voĉon de la patro kaj ekkriis:
"Kara patro, mi estas ĉi tie, mi sidas en la ventro de la lupo."
La patro ĝoje diris:
"Dank’al Dio, nia kara infano estas retrovita," kaj li ordonis al la edzino formeti la falĉilon por ne vundi la filon. Poste li
"Ah," diris la patro, "
"Jes, patro, mi multe migris en la mondo; fine, dank’al Dio, mi ree spiras freŝan aeron."
"Kie vi estis, filo?"
"Mi estis en musa truo, en stomako de bovino kaj en ventro de lupo; nun mi restos ĉe vi."
"Kaj ni ne vendos vin por la tuta oro de la mondo," diris la gepatroj, karesis kaj kisis sian amatan Fingreton.