Simioj
Scienculoj de Similando havis kunsidon. Tagordis mondotuŝa problemo: la origino de la simio.
La kunsidon atendis kun granda interesiĝo ne nur la sciencularo, sed eĉ la laika mondo, kaj tial ĝi estis eksterordinare vizitata.
Pri la tikla temo referis Simĉjo, la juna membro de la Simia Scienca Akademio, kaj kiu tiel longe eksplikadis, klarigadis, referencante jen siajn proprajn reserĉojn en malnovaj gufejoj, jen pezajn traktatojn de la lastaj jardekoj, ke fine abrupte li elbuŝigis la aserton, ke sume-resume la simioj originas… de la homo.
Kiam la Simioj ekaŭdis tion, eĉ la spiro haltis en ili, kaj ili nur rigardadis, okulumadis unu la alian, kvazaŭ ili serĉus homajn trajtojn sur siaj vizaĝoj.
La scienculoj hm-hm-adis, balancadis la kapon, kaj la popolo kvazaŭ mutiĝis pro konsterniĝo.
Sed rekonsciiĝinte el sia momenta ŝtoniĝo, ili des pli sakris, protestis, kriegis: liberiĝis ĉiuj diabloj de la infero:
– Ni protestas! Li mensogas! Ni ne originas de la mizera homo. Vi eble jes (ja eĉ vidiĝas), sed ni ne! Li ofendis la tutan simian genton. For kun li!…
Sume-resume la kunsido dividiĝis en partiojn, replikojn sekvis rebatoj, kaj komence nur gorĝoj, poste ankaŭ pugnoj, fine eĉ bastonoj eklaboris. Kaj lia dokta moŝto Simĉjo kaj liaj kunscienculoj agis prudente, kiam unu post alia ili malaperadis, simile al guto en maro, el la ĥaosa voĉokirlo, ĉar kio tie sekvis, eĉ duone ne nomeblis ŝerco!
Je la arbaroskua bruo de la terura kaj furioza brukonfuzo alariĝis kompreneble ankaŭ la aliaj loĝantoj de la arbaro, kaj mirante pri la edifaj scenoj, ili balancis la kapon.
– Kiel do, ili sakras, kverelas, draŝas kaj mordas unu la alian, kaj aŭdacas aserti, ke ili devenas – ne de la homo!