La Pufbrustaj Kolomboj
La Pufbrustaj Kolomboj
– Mi ne komprenas nur – demandas la juna Pufbrusta Kolombo la patrinon dum instruiĝo – kial ni devas plenblovi nian bruston ankaŭ, se ĝi restas malplena, ja en ĝi troviĝas nur aero, kaj kiom ĝi valoras.
– Tial, mia filo – respondis la maljuna Pufbrusta Kolombino, akirinta jam gravajn spertojn ĉirkaŭ la domo de la homoj – ĉar alimaniere la mondo parolas kun tiu, kiu aspektas bonhava, sata kaj fiera, ol kun tiu, kiu ŝajnas malsata, modesta kaj timema.