Strigoj kaj Ne-strigoj
Ankaŭ la Strigo estis origine taga birdo, sed iam iu kalumniis lin asertante, ke li kaptas musojn, kaj pro tio oni komencis paroli pri li, kiel pri rabobesto sangosoifa kaj murdema! Tiu ĉi fiaserto tiel disvastiĝis, ke oni tere-aere mokis, persekutis kaj poste ankaŭ ekskomunikis lin. Tiom, ke li trudiĝis nokte perlabori sian nutraĵon, kaj nun efektive kapti musojn.
La Strigo montriĝis tiutempe birdo kun mirinda pacienco, sed foje li tamen eksplodis, kaj rebatis tiel al siaj persekutantoj:
– Jes ja,… jes ja… la Strigo, kiu kaptas musojn, estas rabobesto sangosoifa kaj murdema, lin juste persekutas eĉ la mizera Pasero. Sed pri tiuj, kiuj forrabas kapreolojn kaj ŝafidojn, silentas la kronikoj, kaj eĉ hareto ne difektiĝas al ili.