La saĝa Bubalo
Sur la somerfinajn stoplejojn, senigitajn je la grenokrucoj, oni elpelis ĉiujn paŝtobrutojn el la farmoj. En tiaj kazoj kunariĝas bovoj de eĉ kvin-ses farmoj: blankaj, ruĝaj kaj krome bubaloj. Sed ankaŭ junbovoj!
– Ni bovoj estas sufiĉe multaj – konstatis la Maljuna Grandkorna antaŭ la proksime remaĉantoj, kiam li ĉirkaŭportis sian mezurantan rigardon tra la arego, kiu povus egali eĉ nacian asembleon. – Kiu kredus, ke ekzistas tiom da Bovoj?!
Kaj oni miris eĉ pli, kiam grandega bovo vidis pli grandan, ol si…
– Hm – ili kaŝe balancis la kapon. – Jen vidu, jen vidu.
Kaj la Junbovoj sentis sin inter la moŝtecaj Maljunaj Bovoj, kvazaŭ ili estus iaspecaj praktikantoj en la societo de nuraj konsilantoj kaj ĉefkonsilantoj.
Kvankam troviĝis inter ili eĉ ne unu, kiu en pli malgranda loko povus esti, jes ja, eĉ ministro!
Mi ripetas: belega bunta grego formiĝis el ili. Grandega…
Sed la plej bela inter ĉiuj estis la bela hungara Blanka Bovo kun siaj potencaj kornoj, dignoplena iro.
Sed li estis ankaŭ respektata! Ĉefe de la junuloj, kiuj senescepte trovis en li modelon por si.
Iu junbubalo ankaŭ demandis la Maljunan Bubalon ĉi-koncerne:
– Diru, kara frato, ĉu estas vere, ke kun la tempo ni, junbubaloj fariĝos ĉiuj bovoj?
– Jes ja, filo – respondis la Maljuna Bubalo. – Ĉar skribite estas, ke se iu jam promociiĝis al junbubaleco, tiu devas fariĝi pli-malpli frue ankaŭ bovo…
La naiva Junbubalo primiris la saĝon de la Skribo, kaj daŭrigis jene:
– Tamen ja ne veras, ĉu, ke kia estas la junbubalo, tia bovo li devas fariĝi kun la tempo; do ni, nigraj junbubaloj same povas fariĝi tiel belegaj, grandaj blankaj bovoj, ĉu?
– Ne, kara filo – respondis la Maljuna Bubalo iom maleme pro tia ofendo de sia nobla raso –, ĉar se tia estas la ordo de la mondo, ke el blanka junbubalo fariĝu blanka, el ruĝa ruĝa bovo, tiam konvenas ankaŭ, ke el nigra junbubalo fariĝu nur kaj sole nigra bovo! Ĉu vi komprenas min, kara filo?
Je tio la Junbubalo tre serioziĝis.
– Cetere, ne afliktiĝu – finis la Maljuna Bubalo sian direndon per pli mildaj vortoj, vidante la obtuze gapan, mishumoran vizaĝon de la Junbubalo, – se oni jam bovas, estas tutegale, ĉu blanke, aŭ nigre!