Mesaĝo al la ŝafoj
Dum la longa aŭtuno de seka jaro la kompatindaj ŝafoj trafis en teruran mizeron. Jam atendeblis, ke ili ĉiuj ankaŭ malsatmortos. Ne mirinde do, ke ŝiriĝis eĉ la fadeno de la ŝafa pacienco, kaj ili, jes vere, komencis plendmurmuri.
Informiĝis pri tio ankaŭ la nobla reĝo de la bestoj, la Leono.
„Nu, li pensis, ili havu ajnan malfeliĉon, iel mi elhelpos ilin; ankoraŭ neniam okazis, ke oni iel aŭ tiel ne elturniĝu!” Li mesaĝis al ili, ke ili alsendu siajn gvidantojn por konsiliĝo, tie ili povos pritrakti siajn malfeliĉojn. Kaj li atendis.
Kaj kiam la delegitoj de ŝafoj alvenis, li iris inter ilin, por aŭskulti iliajn plendojn.
Salutinte la kunvenintojn li jam pretis paroli, kiam surprizite li vidas, ke, nu vidu: la tuta konsiliĝo de la gvidantoj konsistas el nuraj kaj nuraj azenoj…
(La ŝafaroj sendis ja senescepte siajn azenojn al la konsiliĝo.)
La Leono komence kredis, ke trompas lin la okuloj, aŭ ke okazis fatala miskompreno. Tial li demandis ilin:
- Ĉu estus vi la gvidantoj de mia plej mildanimaj popolo, la Ŝafoj?
Kaj ili respondis:
- Jes, via reĝa moŝto, ni estas la reprezentantoj de viaj mildanimaj Ŝafoj. Sed kial vi miras pri tio? La gregoj estas gvidataj en la tuta mondo de azenoj…
- Ĉu tiel? - reekparolis tiam la Leono. - Ĉi-kaze ni povas fini rapide nian aferon. - Kaj jene li fermis sian direndon:
- Iru hejmen kaj anoncu: mi mesaĝas al la Ŝafoj: ili ne plendu, nek lamentu, eĉ ne malkontentu, sed silentu kaj ĝoju, ke ili entute vivas. Popolo, kiu por la aranĝo de sia sorto elektas, eĉ en mizera tempo, azenojn, meritas morti pro malsato.