La saĝumanta Hundo Krispo
La saĝumanta Hundo Krispo
- Kial estas, ke de jaro al jaro vi plinombrigas la ŝafaron ĉiam nur per ŝafidoj, kaj vi foje-foje edukas apud vi prefere hundon, ol vi prenas azenidon en vian societon - demandas Krispo la Azenon, kiam post la aŭtuna foiro li ekvidis denove kelkajn novajn ŝafidojn en la grego.
- Nur tial, filo - sonas la nekaŝita respondo -, ke el ŝafido fariĝos maksimume ŝafo, sur kies kolon - se li estas eminenta - oni pendigas tintileton, aŭ se li estas tre pretendema: sonorileton - kaj fino; sed el azenido, filo mia, povas fariĝi ankaŭ azeno: kaj el tio en unu ŝafaro - ni bone scias - eĉ unu sufiĉas!