La Poplo
La Maljuna Morusujo kun siaj mil disbranĉoj mire kaj ankaŭ envie observis la subitan ĉielstrebon de la apude plenkreskanta Juna Poplo.
Foje li turnis sin al sia juna najbaro:
- Diru al mi, filo mia, en kio kaŝigas la mirinda sekreto de via belstatura grandeco?
Kiel povas esti, ke malgraŭ mia centjara ekzistado mi kreskis el la sama grundo nur tiom, kaj kune kun mia ampleksiĝo pliiĝas de jaro al jaro nur mia ombro kaj ties malhelo, dum vi kun via svelta trunko pasas inter steloj; kaj dum per siaj vizitoj min indigas maksimume kelkaj klaĉemaj paseroj, sur via supro taglonge meditadas la Aglo, reĝo de la birdoj?…
Kaj la Poplo respondis:
- Ĉu vi vidas, kiel rektas mia trunko?
Tiam la Morusujo tre ekmiris, ĉar li tion ankoraŭ neniam rimarkis.
- Nu - daŭrigis la Poplo -, kreskigu rektan trunkon! Tiam viaj branĉoj ne volviĝos dise-mise, sed altrunkiĝos kaj progresos supren kune kun vi: tiam ankaŭ vi havos malpli da ombro, alvenos pli proksime al la steloj, kaj tiam ankaŭ vin forlasos la paseroj, kaj vizitos la agloj!