La sep kapridoj
Kiam la bakisto faris tion, la lupo kuris al la muelisto kaj diris:
"ŝutu blankan farunon sur mian piedon."
La muelisto pensis:
"ĝi volas iun trompi" kaj rifuzis, sed la lupo diris:
"Se vi ĝin ne faros, mi manĝos vin."
La muelisto ektimis kaj blankigis ĝian piedon. Tiaj estas la homoj!
La fripono iris trian fojon al la pordo, frapis ĝin kaj diris:
"Malfermu, infanoj, jen revenis via kara patrinjo kaj alportis al ĉiu ion el la arbaro."
La kapridoj ekkriis:
"Antaŭe montru vian piedon, ni volas vidi, ĉu vi estas nia kara panjo."
La lupo metis la piedon en la fenestron. Kiam la kapridoj vidis, ke ĝi estas blanka, ili kredis ĉion, kion la lupo diris, kaj malfermis la pordon. Sed tiu, kiu eniris, estis la lupo.
Baldaŭ la kaprino revenis el la arbaro. Kion ŝi ekvidis! La pordo estis larĝe malfermita, la lavujo dispecigita, la kusenoj kaj la kovrilo estis eltiritaj el la lito. ŝi serĉis la infanojn, sed nenie trovis ilin. ŝi vokis ilin unu post la alia per la nomo, sed neniu respondis. Fine, kiam ŝi vokis la plej junan, eksonis delikata voĉo:
"Kara patrino, mi sidas en la horlogo."
ŝi eltiris ĝin kaj ĝi rakontis, ke la lupo venis kaj manĝis ĉiujn aliajn. Oni povas imagi,
Fine ŝi eliris kun sia ĉagreno el la domo, kaj la plej juna kaprino sekvis ŝin. Kiam ŝi venis sur la herbejon, tie kuŝis la lupo sub arbo kaj ronkis tiel, ke la branĉoj tremis. ŝi rigardis ĝin de ĉiuj flankoj kaj vidis, ke io moviĝas kaj tremas en ĝia ventro.
"Dio mia," ŝi pensis, "ĉu miaj infanoj, kiujn ĝi englutis por vespermanĝo, vivas ankoraŭ?"
La kaprideto devis kuri hejmen kaj alporti tondilon, kudrilon kaj fadenojn. Apenaŭ
ŝi ektranĉis la ventregon de la monstro, unu kaprido jam etendis la kapon eksteren, kaj kiam ŝi daŭriĝis tranĉi, ĉiuj ses elsaltis unu post alia. ĉiuj estis sendifektaj, ĉar la avida monstro englutis ilin vivantaj. Granda estis la ĝojo!
"Iru serĉi ŝtonojn, ni plenigos per ili la ventron de la sendia besto, dum ĝi dormas."
La kapridoj rapide, rapide altrenis ŝtonojn kaj ŝovis ilin en la ventron de la lupo. La patrino senprokraste kunkudris ĝin; la lupo nenion sentis, eĉ ne moviĝis.
Kiam la fripono fine satdormis, ĝi leviĝis, kaj ĉar la ŝtonoj kaŭzis al ĝi grandan soifon, ĝi ekiris al la puto: la ŝtonoj ruliĝis kaj bruis en ĝia ventro. La lupo ekkriis:
"Oh, en ventro kia pezo,
Sentas ŝtonojn mi en mezo.
La kapridojn mi ja manĝis,
Kiu ilin tie ŝanĝis?"
ĝi venis al la puto kaj kliniĝis al la akvo por trinki. La pezaj ŝtonoj entiris ĝin en la akvon kaj ĝi dronis. Kiam la sep kapridoj tion vidis, ili alkuris, kriante:
"La lupo mortis! la lupo mortis" kaj pro ĝojo dancis ĉirkaŭ la puto.