dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La kuraĝa tajloreto(1)

您是本帖的第 2349 个阅读者
树形 打印
标题:
La kuraĝa tajloreto(1)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La kuraĝa tajloreto(1)

La kuraĝa tajloreto

Tajloreto sidis en somera mateno sur sia tablo ĉe la fenestro kaj ĝoje kudris per ĉiuj fortoj. Li ekvidis virinon, kiu pasis la straton kaj kriis:

"Bona marmelado malkara! Bona marmelado malkara!"

Tio sonis agrable en la oreloj de la tajloreto, li elrigardis tra la fenestro kaj vokis:

"Ĉi tien, ĉi tie vi trovos aĉetanton."

La virino suriris la trian etaĝon kun sia peza korbo al la tajloreto kaj devis dismeti antaŭ li ĉiujn siajn potojn. Li rigardis ĉiujn, levis al la nazo kaj fine diris:

"Ĉi tiu marmelado ŝajnas al mi bona, pesu al mi du uncojn, eĉ ĝis duono da funto, se vi volas."

La virino, kiu esperis vendi multe, donis al li, kion li postulis, kaj foriris kolere murmurante.

"Nun benu Dio la marmeladon kaj donu al mi sanon kaj fortojn," ekkriis la tajloreto, prenis panon el la ŝranko, tranĉis pecon tra la tuta bulo kaj surŝmiris la marmeladon. Li metis la pecon apud si, daŭrigis la kudradon kaj pro ĝojo faris pli kaj pli grandajn stebojn. Dume la odoro de la dolĉa marmelado leviĝis al la muro, kie muŝoj sidis amase, kaj allogis ilin al la pano.

"Kiu invitis vin?" demandis la tajloreto kaj forpelis la trudemajn gastojn. Sed la muŝoj, kiuj ne komprenis Esperanton, ne sole ne cedis, sed venis en pli kaj pli granda nombro. Ekkoleris la tajloreto, prenis ĉifonon kaj senkompate batis la muŝojn kriante:

"Atendu, mi regalos vin."

Post la granda batalo li kalkulis la mortbatitajn malamikojn: ili estis sep kaj ĉiuj etendis la piedetojn.

"Jen kia bravulo vi estas!" li diris al si mem admirante sian kuraĝon. "La tuta urbo devas tion ekscii."

Rapide li faris por si zonon kaj brodis sur ĝi per grandaj literoj:

"Sep per unu bato."

"Sed la urbo ne sufiĉas," li daŭrigis, "la tuta mondo devas scii," kaj lia koro ŝanceliĝis en lia brusto kiel vosto de ŝafideto.

La tajloro surmetis la zonon kaj decidis iri en la vastan mondon, ĉar li opiniis, ke lia laborejo estas tro malgranda por lia kuraĝo. Antaŭ la foriro li serĉis en la tuta domo ion, kion li povus kunporti, sed trovis nur fromaĝon kaj metis ĝin en la poŝon. Antaŭ la pordo li rimarkis birdon, kiu implikiĝis en arbeto, kaj prenis ankaŭ ĝin. Li brave ekmarŝis; li estis malpeza kaj lerta kaj ne sentis lacecon. La vojo kondukis lin sur monton, kaj kiam li atingis la supron, tie sidis giganto kaj komforte ĉirkaŭrigardis. La tajloreto kuraĝe proksimiĝis, alparolis lin kaj diris:

"Bonan tagon, kamarado; jen vi sidas kaj rigardas la vastan mondon. Mi nun iras tien serĉi feliĉon. Ĉu vi volas akompani min?"

La giganto malestime ekrigardis la tajloron kaj diris:

"Vi ĉifono, vi mizera estaĵo!"

"Atendu iom," respondis la tajloreto, malbutonumis la surtuton kaj montris al la giganto la zonon:

"Legu ĉi tion kaj vi scios, kiu mi estas."

La giganto legis:

"Sep per unu bato," pensis, ke la tajloro mortigis tiom da homoj kaj iom ekrespektis la malgrandan personon. Sed por lin provi, li prenis ŝtonon en la manon kaj tiel forte premis ĝin, ke akvo elgutis.

"Faru la samon, se vi havas forton," diris la giganto.

"Nenion plu? Tio estas infana ludo por mi," diris la tajloro, prenis la fromaĝon el la poŝo kaj premis tiel, ke la suko elfluis.

"Ĉu iom pli bone farita?" li diris. La giganto ne sciis, kion diri, kaj ne povis kredi, ke tia hometo estas tiel forta.

Li prenis alian ŝtonon kaj ĵetis tiel alten, ke oni apenaŭ povis ĝin vidi:

"Nun, vi hometo, faru la samon."

"Bone ĵetita," diris la tajloro, "sed la ŝtono devis refali teren; mi ĵetos mian tiel, ke ĝi ne revenos."

Li prenis la birdon el la poŝo kaj ĵetis en la aeron. La birdo, ĝoja pro la liberiĝo, forflugis kaj ne revenis.

"Kiel tio plaĉas al vi, kamarado?" demandis la tajloro.

"Vi bone ĵetas," diris la giganto, "sed nun ni vidos, ĉu vi povas porti pezan ŝarĝon."

Li kondukis la tajloron al grandega dehakita kverko kaj diris:

"Se vi estas sufiĉe forta, helpu min porti la arbon el la arbaro."

"Volonte," respondis la malgranda viro, "prenu nur la trunkon sur la ŝultron, mi levos kaj portos la branĉaron, ĝi ja estas plej peza."

ip地址已设置保密
2007/3/25 18:47:48
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
2
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
Tajloreto sidis en somera mateno sur sia tablo 这儿是“坐在桌子上”的意思吗?是否应该是cxe la tablo?
ip地址已设置保密
2007/3/27 23:11:10
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
3
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情

"Ĉi tien, ĉi tie vi trovos aĉetanton." 为什么后面一个 ĉi tie 不说成 ĉi tien?

ip地址已设置保密
2007/3/27 23:13:46
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
4
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
forpelis la trudemajn gastojn 怎么译比较好?
ip地址已设置保密
2007/3/27 23:17:30
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
5
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
oni apenaŭ povis ĝin vidi 不好意思,已经问过好几次同样的问题,这儿的apenaŭ 应该是“几乎不”的意思吧?好像这样才讲得通。
ip地址已设置保密
2007/3/27 23:24:23
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
6
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情

La virino, kiu esperis vendi multe, donis al li, kion li postulis, kaj foriris kolere murmurante. 这个女人怎么 foriris kolere呢?

ip地址已设置保密
2007/3/28 13:30:16
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
7
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情
tranĉis pecon tra la tuta bulo 该怎么理解,请老师解释一下。
ip地址已设置保密
2007/3/28 13:31:52
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
8
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情
 pro ĝojo faris pli kaj pli grandajn stebojn 不太明白。
ip地址已设置保密
2007/3/28 13:32:48
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
9
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情
Antaŭ la foriro li serĉis en la tuta domo ion, kion li povus kunporti, sed trovis nur fromaĝon kaj metis ĝin en la poŝon.这里怎么用了-us?
ip地址已设置保密
2007/3/28 13:36:05
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
10
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情
li rimarkis birdon, kiu implikiĝis en arbeto 这里implikiĝis的准确意思是什么?
ip地址已设置保密
2007/3/28 13:37:55

 17   10   1/2页      1   2   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询