La kuraĝa tajloreto
La giganto prenis la trunkon sur la ŝultron, la tajloro eksidis sur branĉo, kaj la giganto, kiu ne povis sin turni, devis porti la tutan arbon kaj la tajloron
"Aŭskultu, mi devas ĵeti la arbon."
La tajloro rapide desaltis, ĉirkaŭprenis la arbon per ambaŭ manoj, kvazaŭ li portus ĝin, kaj diris al la giganto:
"Tiel granda vi estas kaj ne povas porti arbon?"
La tajloro estis tro malforta por teni la arbon kaj kiam la giganto ellasis ĝin, la supro levante sin kunportis la tajloron en la aeron. Li falis teren sendifekta, kaj la giganto demandis:
"Kion tio signifas? Ĉu vi ne havas sufiĉe da fortoj por teni tian vergeton?"
"La fortoj ne mankas al mi, kiu mortigas sep per unu bato. Mi saltis trans la arbon, ĉar tie malsupre la ĉasistoj pafas en arbetaĵon. Saltu same, se vi povas."
La giganto provis, sed ne povis transsalti kaj restis inter la branĉoj; la tajloro ree estis venkinto.
La giganto diris:
"Se vi estas tiel brava, venu en nian kavernon kaj pasigu ĉe ni la nokton."
La tajloro konsentis kaj sekvis lin. Kiam ili venis en la kavernon, tie sidis kelke da gigantoj ĉe la fajro; ĉiu tenis en la mano rostitan ŝafon kaj manĝis. La tajloreto ĉirkaŭrigardis kaj diris:
"Multe pli vaste estas ĉi tie, ol en mia laborejo."
La giganto montris al li liton kaj invitis lin dormi sur ĝi. La lito estis tro granda por la tajloro, li ne kuŝiĝis, sed enrampis en angulon. Noktomeze la giganto pensante, ke li jam dormas, prenis grandan feran stangon kaj per unu bato disrompis la liton. Li estis certa, ke li mortigis la vireton. Frumatene la gigantoj iris en la arbaron kaj tute forgesis pri la tajloro. Kiam li venis al ili gaje kaj kuraĝe, ili ektimis, ke li mortigos ilin ĉiujn, kaj forkuris galope.
La tajloreto daŭrigis la vojon, la nazo ĉiam antaŭen. Post longa migrado li venis en la korton de reĝa palaco, kaj ĉar li sentis sin laca, li kuŝiĝis en la herbo kaj ekdormis. Kiam li kuŝis tie, venis homoj, rigardis lin de ĉiuj flankoj kaj legis sur la zono:
"Sep per unu bato."
"Ah," diris ili, "kion volas ĉi tiu milita heroo ĉe ni dum paco? Li estas kredeble potenca sinjoro."
"Ĝuste por tio mi venis ĉi tien," respondis la tajloro, "mi estas preta servi ĉe via reĝo."
Oni akceptis lin kun honoroj kaj donis apartan loĝejon. La militistoj enviis la tajloron preferante vidi lin mil mejlojn de la urbo.
"Kio okazos," interparolis ili, "se ni ekmalpacos kun li? Li mortigos sep per unu bato, neniu el ni restos vivanta."
"Ni ne povas resti kun homo, kiu faligas sep per unu bato."
La reĝo ekmalĝojis, ke li estas perdonta ĉiujn siajn fidelajn servistojn pro unu. Li estus preferinta neniam ekvidi lin kaj volis liberiĝi de li, sed li ne kuraĝis eksigi la tajloron, timante, ke li mortigos lin kaj la tutan popolon kaj mem eksidos sur la trono. La reĝo longe meditis kaj fine li trovis rimedon. Li sendis al la tajloro jenan proponon,
"Jen io, kvazaŭ kreita por vi," pensis la tajloro, "belan princinon kaj duonon da regno oni proponas ne ĉiutage."
"Bone," respondis li, "mi dresos la gigantojn kaj ne bezonas por tio la cent kavalirojn: kiu faligas sep per unu bato, tiun ne timigas du."
La tajloreto ekiris kaj la cent kavaliroj sekvis lin. Kiam li venis al la rando de la arbaro, li diris al la akompanantoj:
"Restu ĉi tie, miaj propraj fortoj sufiĉos kontraŭ la gigantoj."