Ĉe la koro de la tero (27)
Kiam chesis la feroca ungorastado de tiu besto, la tauro levis sian
sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera mugho ekkuris trans la
arenon. Per grandaj saltoj ghi alvenis rekte al la arena muro sub
niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin
trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antau
ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto
falchis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antau li,
sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la
mortdangheran agoniadon de la estajho, char vere furioza estis la
atako.
Forgesinte nin, la gardistoj alighis al la amaskurado al la elirejoj,
kiuj multnombraj brechis la muron de la amfiteatro malantau ni.
Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la
momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj
kiam chiu celis savi nur sian propran hauton.
Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de
la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Derulighis
sceno, kvazau tuta aro de dagoj atakus ilin, anstatau unusola
blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso.