Ĉe la koro de la tero (38)
Migrinte eble kvin mejlojn tra la ghangalo, ni subite eniris grandan
maldensejon, en kies preciza centro staris vilagho tiel drolaspekta,
kiel oni povus imagi.
Estis forhakitaj la suproj de iuj grandaj arboj dekkvin au dudek
futojn super la tero, kaj sur tiuj trunkoj estis konstruitaj sferaj
loghejoj el kototegitaj plektitaj vergoj. Sur la verto de chiu el la
pilkecaj domoj staris iuspeca skulptajho, kiu lau la klarigo de Jha
identigis ghian loghanton.
Horizontalaj aperturoj, ses colojn altaj kaj du au tri futojn
longaj, servis por enlasi lumon kaj ventumi. La enirejo de domo estis
malgranda aperturo en la bazo de arbo, kiu gvidis per kruda
shtupetaro supren tra la kavigita trunko al la supra chambraro. La
amplekso de la domoj variis de du ghis pluraj chambroj. La plej
granda, kiun mi eniris, havis du etaghojn kaj ok apartamentojn.
Chirkau la vilagho, inter ghi kaj la ghangalo, estis bele kulturitaj
agroj, sur kiuj la mezopoj kultivis la bezonatajn grenojn, fruktojn
kaj legomojn. Virinoj kaj infanoj laboris en tiuj ghardenoj, kiam ni
transiris al la vilagho. Vidante Jha, ili salutis respekteme, sed min
ili tute ne atentis. En ilia mezo kaj che la periferio de la
kultivita tereno estis multe da militistoj. Ankau tiuj salutis Jha,
tushante la teron tuj antau si per la pintoj de siaj lancoj.
Jha kondukis min al granda domo meze de la vilagho--la okchambra--kaj
invitinte min enveni, li donis al mi manghajhon kaj trinkajhon. Tie
mi konatighis kun lia edzino, belulino kun mamsuchanta bebo en la
brakoj. Jha rakontis al shi, kiel mi savis al li la vivon, kaj post
tio shi chiam traktis min tre kompleze kaj gastigeme, permesante al
mi ech teni kaj amuzi la adoratan etulon, kiu, lau Jha, estis la
regonto de la tribo, char Jha shajnis esti la nuna reganto de la
komunumo.