Ĉe la koro de la tero (39)
Ni manghis kaj ripozis, kaj mi dormis, pri kio Jha tre amuzighis,
char laushajne li malofte au ech neniam tion faris, kaj poste la
rughulo proponis, ke mi akompanu lin al la templo de la maharoj, kiu
staris ne malproksime de la vilagho.
"Estas malpermesite viziti ghin," li diris, "sed la grandeguloj ne
kapablas audi, kaj se ni bone kashos nin, ili tute ne scios pri nia
cheesto. Mi estas homo, kiu malamas ilin kaj chiam malamis ilin, sed
la aliaj chefoj de la insulo kredas, ke estus plej prudente daurigi
la amikajn rilatojn inter la du rasoj; se ne estus tiel, nenio pli
plachus al mi ol gvidi miajn militistojn en batalo kontrau la fiaj
estajhoj kaj ekstermi ilin--la vivo en Pelucidaro estus pli bona, se
ili ne ekzistus."
Mi tutkore konsentis kun Jha, sed shajnis al mi malfacila afero
ekstermi la regantan rason de Pelucidaro. Tiel interparolinte, ni
sekvis la komplikan padon al la templo, kiu trovighis en malgranda
maldensejo borderita de enormaj arboj, similaj al tiuj, kiuj kredeble
abundis sur la ekstera krusto dum la karbonio.
Jen ghi staris: granda templo el tajlita rokajho, konstruita en la
formo de granda ovalo, kun volba tegmento perforita de kelkaj grandaj
aperturoj. Neniu pordo au fenestro videblis sur la flankoj de la
konstruajho, kaj oni ne bezonis tiajn, krom unu enirejo por la
sklavoj, char, kiel Jha klarigis, la maharoj enflugis en sian
solenejon kaj elflugis el ghi tra la tegmentaj malfermajhoj.
"Sed estas enirejo", Jha aldonis, "che la bazo de la konstruajho, pri
kiu ech la maharoj nenion scias. Venu." Kaj li kondukis min trans la
maldensejon al amaso de shtonoj kushantaj apud la bazo de la muro che
unu ekstremo de la konstruajho. De ghi li forshovis kelkajn grandajn
rokojn kaj tiel malkashis malgrandan aperturon, kiu kondukis rekte en
la konstruajhon, almenau laushajne, kvankam, enirinte post Jha, mi
trovis min unue en tute malluma streta loko.
"Ni trovighas en la ekstera muro," diris Jha. "Ghi estas kava. Sekvu
min singarde."