Ĉe la koro de la teo (41)
Nun movighis la reghino. Shi levis sian malbelan kapon por
chirkaurigardi; poste, shi tre malrapide shovis sin al la rando de
sia trono kaj glitis senbrue en la akvon. Tien kaj reen shi naghis en
la longa akvujo, returnighante che la ekstremoj, kiel oni vidas
kaptitajn fokojn fari en siaj basenetoj, turnighante surdorsen kaj
plonghante suben.
Pli kaj pli proksime al la insuloj shi venis, ghis finfine shi restis
senmova antau la plej granda, rekte trans la akvo de shia trono.
Levante sian fian kapon el la akvo, shi fiksrigardis per la grandaj,
rondaj okuloj la sklavojn. Tiuj estis grasaj kaj belformaj, char oni
alportis ilin el fora mahara urbo, kie oni tenis homojn en gregoj,
bredis kaj grasigis ilin, kiel ni bredas kaj grasigas brutojn.
La reghino krochis siajn okulojn al graseta junulino. Shia viktimo
provis forturni sin, kashis sian vizaghon per la manoj kaj genuighis
malantau iu virino; sed la rampulo, sen palpebrumi, tiel fikse
alrigardis, ke mi povus jhuri, ke shia rigardo penetras la virinon
tra shiaj brakoj, trafante fine ghis la kerno de shia cerbo.
La kapo de la rampulo komencis malrapide balancighi, sed la okuloj
neniam chesis direktighi al la timigita virino, kaj jen: la viktimo
reagis. Shi turnis siajn larghajn, timplenigitajn okulojn al la
mahara reghino, lante ekstaris kaj poste, kvazau remorkita de iu
nevidebla potenco, shi movighis kiel tranculino rekte al la rampulo,
fiksante siajn vitrecajn okulojn al la okuloj de sia predanto.
Al la akvorando shi venis, ech sen heziti, kaj enpashis la
malprofundan akvon flanke de la insuleto. Shi direktighis antauen al
la maharo, kiu nun lante retroflosis, kvazau shi kondukus sian
viktimon antauen. La akvo altighis ghis la genuoj de la ino, kaj
ankorau shi pluiris, katenita de tiu okulacho. Jam la akvo ghisiris
shian talion, poste jam la akselojn. Shiaj kompanoj sur la insulo
spektis hororighantaj, senpovaj malhelpi shian pereon, en kiu ili
vidis auguron de sia propra.
La maharo mergighis, ghis nur la longa beko kaj la okuloj elstarighis
super la akvosuprajho, kaj la ino flosis antauen, ghis la pinto de
tiu maligna beko distancis nur unu-du colojn for de shia vizagho, dum
shi fikse gapis plu en la okulojn de la rampulo.