Ĉe la koro de la tero (42)
Nun la akvo superiris la bushon kaj nazon de la junulino--vidighis
nur shiaj okuloj kaj frunto--kaj tamen shi marshis plu post la
retroglitanta maharo. La kapo de la reghino poiome malvideblighis sub
la suprajho, kaj ghin sekvis la okuloj de la viktimo--nur malrapida
ondocirklo disiris al la bordoj por marki la lokon, kie la duopo
malaperis.
Dum kelka tempo regis plena silento en la templo. La sklavoj staris
rigidaj pro teruro. La maharoj rigardis la suprajhon de la akvo por
ekvidi la reaperon de sia reghino, kaj post iom longa tempo shia kapo
malrapide elmergighis che unu ekstremo de la baseno. La dorson
antaue, shi aliris la suprajhon, same tiel fikse antauenrigardante,
kiel shi faris, trenante la sendefendan junulinon al la morto.
Kaj tiam, mi je mia mirego ekvidis la frunton kaj okulojn de la
junulino pograde reaperi el la profundo, sekvitaj de la rigardo de la
rampulo, ne alie ol kiam shi malaperis sub la akvon. La ino eliris
chiam plu, ghis shi staris en akvo apenau ghisiranta shiajn genuojn,
kaj kvankam shi estis subakvigita sufiche longe por droni trifoje,
nenio indikis, krom shiaj gutantaj haroj kaj akvobrilanta korpo, ke
shi ech estis submergita.
Denove kaj denove la reghino kondukis la junulinon en la profundon,
kaj denove el ghi supren, ghis la mistera hanto de la eventoj
komencis tiel agaci miajn nervojn, ke mi povus mem salti en la
basenon por savi la infanon, se mi ne estus teninta firman
memregadon.
Unufoje, ili estis multe pli longe subakve ol antaue, kaj kiam ili
venis al la akvosuprajho, mi hororighis vidi unu el shiaj brakoj
foresti--tute forronghita che la shultro--sed neniel la
kompatindulino signalis, ke shi spertas doloron. Nur la hororo en
shiaj okuloj shajnis pli intensa.
La postan fojon, la alia brako estis for, poste la mamoj, poste parto
de la vizagho--estis repusha vidajho. La kompatindaj homoj sur la
insuloj, atendante sian sorton, provis kovri siajn okulojn per la
manoj por forbari la abomenindan vidajhon, sed jam mi vidis ankau
ilin enfali la hipnotan sorchon de la rampuloj, tiel, ke ili povis
nur kauri terurigite, kun la okuloj gluitaj al la abomenajho
okazanta antau ili.