Ĉe la koro de la teo (43)
Fine, la reghino trovighis multe pli longe subakve ol iam antaue,
kaj kiam shi venis supren, shi venis sola kaj naghis dormeme al sia
rokego. La momento, kiam shi surgrimpis ghin, shajnis signalo al la
aliaj maharoj, ke ili eniru la basenon, kaj tiam komencighis multe
pli grandskala ripetigho de la mistera sorchajho, en kiun la reghino
gvidis sian viktimon.
Nur la virinoj kaj infanoj farighis predo de la maharoj--ili estis la
plej malfortaj kaj molaj--kaj satmanghinte je la homa karno, kio
signifis por kelkaj manghi du au tri sklavojn, restis nur chirkau
dudek plenkreskaj viroj, kaj mi kredis, ke ial oni restigos ilin
vivaj, sed tute alie okazis, char kiam la lasta maharo grimpis sur
sian rokon, la tipdaroj de la reghino sagis en la aeron,
chirkauflugis la templan internon unufoje, kaj tiam, siblante kiel
vapormotoroj, ili impetis kontrau la restintajn sklavojn.
Chi-foje ne okazis hipnotado--realighis nur simpla, sovagha brutaleco
de rabobestoj, kiuj ungas, shiras kaj glutas sian viandon, sed ech
tio estis malpli forpusha ol la supernatura procedo de la maharoj.
Dum la tipdaroj finforglutis la lastajn sklavojn, la maharoj jam
dormis sur siaj rokegoj, kaj momenton poste, la grandaj pterodaktiloj
reflugis al sia loko flanke de la reghino, kie ili mem ekdormis.
"Mi kredis, ke la maharoj malofte au neniam dormas," mi diris al
Jha.
"Ili faras multon en chi tiu templo, kion ili ne faras aliloke," li
respondis. "La maharoj de Futra lauonidire ne manghas homan karnon,
sed oni alportas milojn da sklavoj chi tien, kaj preskau chiam
trovighas maharoj por manghi ilin. Mi supozas, ke ili pro tio ne
venigas siajn sagotojn chi tien, char ili hontas pro tiu kutimo, pri
kiu ili supozigas, ke nur la plej postighintaj el iliaj samrasanoj
praktikas ghin. Sed mi vetus mian pirogon kontrau rompita remilo, ke
ne ekzistas ech unu maharo, kiu rifuzas homviandon, kiam ajn shi
povas akiri ghin."
"Kial ili malshatu manghi la karnon de homoj," mi demandis, "se ili
efektive rigardas nin kiel malsuperajn bestojn?"
"Ili laudire rigardas kun abomeno la manghantojn de homa karno ne
tial, ke ili konsideras nin egaluloj," respondis Jha, "sed nur, char
ni estas varmsanguloj. Ili ech ne pripensus manghi dagajhon, kiu por
ni estas delektajho, same kiel mi ne manghus serpenton. Fakte,
malfacilas klarigi, kial ekzistas che ili tiaj inklinoj."