Ĉe la koro de la tero (44)
"Mi volus scii, chu ili lasis ech unu homon vivanta," mi scivolis,
forte elklinighante el la aperturo en la roka muro por pli bone
ekzameni la templon. Rekte sub mi, la ondoj plaudetis ghis la bazo
de la muro pro brecho inter la rokoj tiuloke kaj ankau en kelkaj
aliaj lokoj chirkau la periferio de la templo.
Miaj manoj ripozis sur peceto de granito, kiu konsistigis parton de
la muro, kaj mia tuta pezo sur ghi montrighis troshargho. Ghi
elrompighis, kaj mi impetis antauen. Per nenio mi povis savi min,
kaj mi plonghis kapantaue en la akvon sub mi.
Bonshance, la baseno estis profunda tie, kaj mi ne vundighis pro la
falo, sed dum mi altighis al la akvosuprajho, mia spirito plenighis
de teruro pro mia situacio, char mi pripensis la abomenindan pereon,
kiu atendos min tuj, kiam la okuloj de la rampuloj trafos la
estajhon, kiu perturbis ilian dormon.
Kiel eble plej longe mi restis submergita kaj dume rapide naghis en
la direkto de la insuloj, por ke mi plejeble longe restu viva. Fine,
mi devis supreniri por preni aeron, kaj kiam mi jhetis timplenan
rigardon en la direkto de la maharoj kaj la tipdaroj, mi preskau
senkonsciighis, vidante, ke ne restis ech unusola sur la rokoj, kie
mi ilin laste vidis, kaj kiam mi perokule travagis la templon, mi ne
povis percepti iun ajn el ili en ghia interno.
Mi estis dum momento konsternita pri la aferstato, ghis kiam mi
rememoris, ke la maharoj, char surdaj, ne povis vekighi pro la bruo
farita de mia korpo, kiam ghi trafis la akvon, kaj krome, ke pro la
foresto de la tempo en Pelucidaro ne eblas scii, kiel longe mi estis
subakve. Estus malfacile kalkuli ghin lau surteraj kutimoj kaj
normoj--la tempopason--kaj ekkalkulinte, mi komprenis, ke mi estis
subakve eble sekundon, eble monaton, au eble ech tute ne. Oni ne
povas ech koncepti la eksternormalajn kontraudirojn kaj neeblajhojn,
kiuj estighas, kiam mankas chiu el la metodoj de tempomezurado, kiujn
ni havas surtere.
Tuj mi volis gratuli min okaze de la miraklo, kiu donis al mi
portempan savighon, kiam la memoro pri la hipnotaj potencoj de la
maharoj plenigis min je anticipa timo, ke ili eble en tiu momento
aplikas sian misteran arton kontrau mi, kun la efiko, ke mi nur
imagas min sola en la templo. Je tiu penso, frida shvito ekfluis el
chiuj poroj de mia hauto, kaj dum mi grimpis el la akvo sur unu el
la insuletojn, mi tremis kiel folio--vi ne povas imagi la hororegon,
kiun ech la nura penso pri la fiaj maharoj de Pelucidaro estigas en
la spirito de homo--kaj aldone al tio senti sin stirata de tiuj
achaj, shlimaj kaj nauzaj estajhoj, kiuj pretas treni homon sub la
akvon por manghi lin! Terurveka afero.