Ĉe la koro de la tero (45)
Sed ili ne venis, kaj fine mi konkludis, ke mi estas vere sola en la
templo. Kiel longe mi restos sola: jen la sekvanta demando, kiu
trafis en mian kapon, dum mi furioze chirkaunaghis denove, serchante
manieron fughi.
Plurfoje mi vokis al Jha, sed laushajne li foriris post mia falo en
la basenon, char miaj krioj ne elvokis respondon. Sendube li sentis
sin tiel certa pri mia mortonteco, kiam li vidis min fali el nia
kashejo, kiel mi tiam sentis, kaj timante mem esti eltrovita, rapidis
el la templo al sia vilagho.
Mi sciis, ke la konstruajho devas havi enirejon flanke de la
tegmentaj enirejoj, char ne shajnis kredeble, ke la miloj da sklavoj,
kiujn oni venigadis, por ke la maharoj satighu je la de ili avidata
homviando, estus altransportitaj tra la aero, do mi pluserchis, ghis
fine min rekompencis la malkovro de kelkaj lozaj granitaj blokoj en
la masonajho je unu flanko de la templo.
Malgranda peno montrighis suficha por deloki sufiche da shtonoj, por
ke mi trarompu vojon en la maldensejon, kaj momenton poste mi jam
tragalopis la interspacon al la densa ghangalo post ghi.
Tie mi falis, anhelante kaj tremante, sur la herbtapishon sub la
gigantaj arboj, char mi sentis min kvazau fughinta el la ridetanta
fauko de la morto kaj el la profundo de mia propra tombo. Kia ajn
danghero kashighos en tiu insula ghangalo, neniu povos esti tiel
timinda kiel tiuj, de kiuj mi jhus forkuris. Mi sciis, ke mi povos
renkonti la morton kun kuragho, se ghi nur venos en la formo de iu
konata besto au de homo--kio ajn, sed nur ne la turpaj kaj misteraj
maharoj.