Ĉe la koro de la tero (46)
9-a chapitro
LA VIZAGhO DE LA MORTO
Shajne mi ekdormis pro lacego. Post la vekigho mi estis tre malsata,
kaj okupinte min dum iom da tempo per fruktoserchado, mi ekmarshis
tra la ghangalo por trovi la plaghon. Mi sciis, ke la insulo estas
sufiche malgranda, por ke mi facile trovu la maron, se mi nur irus
rektlinie, sed ghuste tio estis la problemo, ke mankis rimedo
konstati la direkton kaj iradi lau ghi. La suno ja estis chiam super
mia kapo, kaj la arboj estis tiel densaj, ke mi ne povis vidi iun ajn
malproksiman objekton, kiu gvidus min lau rekta linio.
Sed kiel okazis, mi shajne marshis longan distancon, char mi manghis
kvarfoje kaj dormis dufoje antau ol atingi la maron, sed post la
finfina alveno mia plezuro je ghia ekvido ankorau pliighis pro la
hazarda eltrovo de pirogo kashita inter la arbustoj, kiujn mi
trastumblis tuj antau ol veni sur la plaghon.
Mi povas certigi, ke ne necesis longa tempo por treni la rustikan
boaton ghis la akvo kaj shovi ghin for de la akvobordo. Mia
travivajho kun Jha instruis min, ke se mi shtelu la pirogon de
aliulo, mi faru tion rapide kaj mi hastu meti distancon inter mi mem
kaj ghia posedanto.
Estis evidente, ke mi eliris sur la alia flanko de la insulo, tiu
flanko, che kiu Jha kaj mi eniris ghin, char mi tute ne povis vidi la
chefteron. Longe mi chirkauremis la bordon, kvankam je konvena
distanco de ghi, ghis kiam mi ekvidis la chefteron en la malproksimo.
Vidinte ghin, mi rapidis direkti mian vojon al ghi, char delonge mi
estis rezoluta, ke mi reiros al Futra kaj refoje malliberighos por
esti denove kun Perry kaj Gak la Vila.
Mi opiniis min shtipkapulo, ke mi siatempe entreprenis fughi sola,
des pli, char ni jam havis bone trapensitajn planojn por fughi kune
al la libereco. Mi sciis, kompreneble, pri la granda malvershajno de
sukceso en nia projektita entreprenajho, sed mi sciis, ke mi neniam
povos ekshati la liberecon sen Perry, tiel longe kiel li vivos, kaj
mi sciighis, ke la ebleco retrovi lin estas malpli ol eta.
Se Perry mortus, mi volonte luktus per mia forto kaj intelekto
kontrau la sovagha pramondo, en kiu mi trovighis. Mi povus loghi
kiel ermito en iu shtonplena kaverno, ghis mi trovus manieron por
ekipi min per la krudaj armiloj de la shtonepoko, kaj poste mi
komencus la serchon je shi, kies imago nun konstante akompanis min
dum la maldormaj horoj, kaj kiu estis la chefa kaj amata temo de miaj
songhoj.
Sed se mi ne malpravis, Perry vivis ankorau, kaj estis mia devo kaj
volo denove esti kun li, por ke ni kune alfrontu la dangherojn kaj
sortoturnighojn de la kurioza mondo, kiun ni eltrovis. Kaj ankau
Gak, tiu granda, hirta viro ekokupis lokon en la koro de ni ambau.
Eble kruda, ankau brutala, se jughi lin tro strikte lau la normoj
de la kaduka civilizo de la dudeka jarcento, sed tamen li estis
nobla, digna, kavalireca kaj aminda.