Ĉe la koro de la tero (50)
Kuri shajnis ridinde, precipe al tiu apika kaj ne surgrimpebla
krutajho, sed mi tamen kuris, kaj dum tio mi vidis Jha grimpi
malsupren sur la apika rokaro, tiel lerte kiel simio, tenante sin je
malgrandaj elstarajhoj kaj je la fortikaj grimpoplantoj tie kaj tie
enradikighintaj.
La labirintodono evidente pensis, ke Jha alvenas por duobligi lian
porcion de homa viando, do li ne rapidis chasi min al la krutajho,
por ne fortimigi la alian frandajhon. Anstatau tio, li nur
posttrotetis min.
Proksimighante al la bazo de la krutajho, mi ekvidis, kion Jha
intencas, sed mi dubis, ke tio finighos sukcese. Li jam alvenis ghis
dudekfuta alteco super la bazo, kaj tie, tenante sin per unu mano je
roka egho kaj malfirme apogante la piedojn sur kelkaj arbustetoj,
kiuj elkreskis el la solida roko, li suben mallevis la pinton de sia
longa lanco, ghis ghi pendis ses futojn super la tero.
Suprengrimpi per tiu maldika stango sen fortiri Jha, kio ja
rezultigus por ni ambau tiun pereon, de kiu la kuprulo provis ghuste
savi min--tio shajnis neeblajho, kaj proksimighante al la lanco, mi
diris al li tion, kaj ke mi ne volos riski lian vivon per la provo
savi mian.
Sed li insiste asertis scii, kion li faras, kaj ke li mem ne estas en
danghero.
"_Vi_ estas en danghero, char se vi ne movighos multe pli rapide ol
nun, la _sitiko_ atingos vin kaj retiros vin, antau ol vi ech je
duono suprengrimpos la lancon--se ghi baumos, ghi povos tre facile
atingi vin ie ajn sub mia pozicio."
Nu, mi opiniis, ke Jha devas scii, kion li faras, do mi ekkaptis la
lancon kaj ekgrimpis al la rughulo per plejebla rapido, kiu tamen
malsimilis al tiu de miaj simiaj prauloj. Mi supozas, ke la
debilcerba sitiko--kiel Jha nomis ghin--subite ekkomprenis nian
intencon, kaj ke ghi perdos sian manghon, anstatau havi la esperatan
duoblan porcion.