Ĉe la koro de la tero (51)
Kiam ghi vidis min suprengrimpi per la lanco, ghi ellasis siblon, kiu
preskau tremigis la teron, kaj per mirinda rapido kuratakis min. Nun
mi atingis la supron de la lanco, au pli ghuste, preskau atingis.
Post pliaj ses coloj mi povus ekkapti la manon de Jha, sed tiam mi
sentis subitan tiregon de sube, kaj per timplena okulumo malsupren mi
ekvidis la fortajn makzelojn de la monstro fermighi chirkau la akra
pinto de la armilo.
Mi haste penegis atingi la manon de Jha, kaj la sitiko faris fortegan
tiron, kiu preskau deskuis Jha de sur lia malfirma alteno sur la
roka egho. La lanco glitis el liaj fingroj, kaj ankorau tenante
ghin, mi plonghis la piedojn antaue al mia mortigonto.
Shajnas, ke ghuste kiam ghi sentis la lancon gliti el la fingroj de
Jha, la bestego apertis siajn makzelojn por kapti min, char kiam mia
falo chesis, mi ankorau tenis min je la malakra ekstremo de la
armilo, kaj la pinto ankorau restis en ghia busho. Montrighis, ke la
akra pinto tute trapikis ghian malsupran makzelon.
Pro la doloro ghi klakfermis sian bushon. Mi falis sur ghian nazon,
perdis mian altenon al la lanco, rulighis laulonge de ghiaj vizagho
kaj kapo, trans ghia nuko sur ghian larghan dorson, kaj de tie mi
falis teren.
Momenton post la alterigho mi restarighis kaj frenezece kuris al la
pado, sur kiu mi eniris tiun malbenitan valon. Unu transshultra
rigardo vidigis al mi la sitikon frapadi la lancon pikitan tra ghia
malsupra makzelo, kaj ghi estis tiel okupita per tio, ke mi jam
gajnis rifughon sur la supro de la krutajho, kiam ghi denove pretis
postchasi.
Ne povante percepti min perokule en la valo, ghi siblante galopis en
la altkreskan plantaron de la marcho, kaj tie mi laste vidis
ghin.
Subnoto
[17] prabesto-specio.