Ĉe la koro de la tero (53)
"La maharoj asertas ghin sfera, kiel la interno de tola-shelo", li
klarigis, "sed tio estas ridinda, char se vera, ni refalus, se ni
vojaghus en iu ajn direkto, kaj la tuta akvo de Pelucidaro fluus al
unu loko kaj dronigus nin. Ne, Pelucidaro estas tute plata kaj
etendighas neniu-scias-ghis-kie chiudirekte. Che la rando, kiel
raportis kaj pludiris al mi miaj prapatroj, estas granda muro, kiu
retenas la Teron kaj akvon de forfalo en la brulantan maron, sur kiu
flosas Pelucidaro; sed mi neniam iris tiel malproksimen de Anorok por
propraokule vidi tiun muron. Tamen, estas tute racie kredi tion vera,
dum enestas neniom da racio en la stulta kredo de la maharoj. Lau
ili, pelucidaranoj sur la kontraua flanko chiam trovighas
inversigitaj!", kaj Jha eksplode ridis pri la nura ideo.
Klare videble, la homa popolo en la interna mondo ne multe evoluis
koncerne klerecon, kaj fonto de mizero estis la konstato, ke la
malbelaj maharoj tiom superas ilin. Mi primeditis, kiom da epokoj
Perry kaj mi bezonus por levi tiujn homojn el sia nescio, se trafus
nin tiu tasko.
Kaj tiam venis en mian kapon, ke tio estas favora okazo--ke mi povus
fari malgrandan komencon che Jha, mia amiko, kaj per tio kontroli la
efikon de mia instruado al pelucidarano.
"Jha," mi diris, "kion vi dirus, se mi informus vin, ke la mahara
teorio pri la formo de la mondo estas ghusta?"
"Mi dirus," li respondis, "ke vi au estas stultulo au prenas min
por stultulo."
"Sed Jha," mi insistis, "se ilia teorio estas malghusta, kiel vi
klarigas, ke mi povis trapasi la Teron de la ekstera krusto al
Pelucidaro. Se via teorio ghustas, ekzistas nur maro de flamoj sub
ni, en kiu neniu popolo povus vivi, sed mi venas el granda mondo tie,
plena da homoj, bestoj, birdoj kaj fishoj en vastaj oceanoj."
"Vi loghas sur la suba flanko de Pelucidaro kaj chiam marshas kun la
kapo malsupre?", li rikanis. "Kaj se mi kredus tion, amiko, mi estus
vere freneza."