Ĉe la koro de la tero (54)
Mi klopodis klarigi al li la graviton, kaj per la ekzemplo de
faligita frukto mi ilustris la neeblecon, ke korpo falu de sur la
Tero en kiuj ajn cirkonstancoj. Li auskultis tiel atenteme, ke mi
supozis fari veran impreson, tiel, ke naskighas en li pensfadeno,
lau kiu li kondukighos al parta ekkono de la vero. Sed mi eraris.
"Via propra ilustrajho," li diris finfine, "pruvas la falsecon de via
teorio." El sia mano li faligis frukton al la tero. "Vidu," li diris,
"sen apogo, ech tiu frukteto falas, ghis ghi trafas ion, kio haltigas
ghin. Se Pelucidaro ne estus subtenata sur la maro de flamoj, ankau
ghi falus, kiel la frukto--vi pruvis ghin mem!" Li venkis tiufoje--mi
vidis tion en liaj okuloj.
La tasko shajnis nefarebla, do mi rezignis pri ghi, almenau
provizore, char kiam mi konsideris la necesan klarigon pri nia
sunsistemo kaj la universo, mi ekkomprenis la vanecon provi bildigi
al Jha au iu ajn alia pelucidarano la sunon, la lunon, la planedojn
kaj la sennombrajn stelojn. Kiuj naskighis en la interna mondo,
konceptus tiajn aferojn tiel malbone, kiel niaj malfortaj mensoj
povas prezenti al si konceptojn kiel "spaco" kaj "eterneco".
"Nu, Jha," mi diris, "egale, chu ni marshas kun la piedoj supre au
malsupre, jen ni estas, kaj la plej grava demando ne estas, de kie ni
venis, sed kien ni iras nun. Mi estus tre dankema, se vi povus gvidi
min al Futra, kie mi redonos min en la manojn de la maharoj, por
ellabori kun miaj amikoj la fughplanon, kiun la sagotoj interrompis,
kiam ili amasigis nin kaj pelis nin al la areno por spekti la punon
al la sklavoj, kiuj mortigis la gardiston. Prefere mi neniam estus
forlasinta la arenon, char miaj amikoj kaj mi eble jam nun
efektivigus nian fughon, dum chi tiu malfruigho eble signifos
frakasighon al niaj planoj, kies plenumigho dependas de la plua dormo
de la tri maharoj kushantaj en la kavo sub la konstruajho, kie ni
estis malliberuloj."
"Vi volas reiri al kaptiteco?" kriis Jha.
"Miaj amikoj estas tie," mi respondis, "krom vi, miaj solaj amikoj en
Pelucidaro. Kion alian mi faru en tiaj cirkonstancoj?"
Dum momento li meditis en silento. Tiam li malgaje balancis sian
kapon.